kateno

*katen/o

  1. Fortika ĉeno, uzata por ligi la malliberulojn kaj malhelpi ilin forkuri: oni enpremis liajn piedojn en katenojn (X); la malbona homo en la katenoj (Z); pundoma kateno (Z); memoru miajn katenojn (N).
    ĉeno, ŝnuro, ligilo.
  1. (f) Tio, kio malhelpas agadi, forkuri ktp: la virino, kies manoj estas katenoj (X); ĉu ne devis ĉi tiu virino esti malligita el ĉi tiu kateno (paralizo)? (N); Vi estas feliĉa, libera homo, sed ni havas katenojn sur la piedoj (Z) (devo-ligon).
    jugo.
  • kateni (tr)
    1. Senmovigi per kateno: ĉiujn altrangulojn oni katenis (X); li iras post ŝi, kiel katenita malsaĝulo al la puno (X).
      ligi, ŝnuri.
    1. (f) Malhelpi ies liberan agadon: dormemeco ĝis nun katenis miajn fortojn (Z); nur vi per sorĉa ligo min katenis (Z); disimila virin' katenas (haltigas) tiun sangan leĝon (Z); rompiĝis la ligilo, kiu katenis la senmortan animon (Z); neniam superforto katenos la koron (G); en lingvaj demandoj ĉiu superflua decido katenas (Z) (trudas malutilan ĝenon); kiu donacon prenas, tiu sin katenas (Z) (per ŝuldosento); ili sidis en mallumo, katenitaj de mizero (Z); la katenita turmentata animo (Z); katenis min tiu grandioza spektaklo.
      forĝi, ravi, ŝlosi.
  • katenado
    1. Surmetado de katenoj: la katenado de punlaborulo.
    1. (f) Ligado, malhelpado: senbezona katenado de la senco de 'ig' (Z).
  • kateniĝo
    Stato de iu, kiu fariĝas katenita: tro rapida edziĝo porĉiama kateniĝo (Z).
  • alkateni
    Alligi per kateno: alkateni hundon al pordo; la venkitajn reĝojn li alkatenigis al sia kaleŝo (Z); (f) la reĝo Knut, kiu alkatenis Anglujon al la trono de Danujo (Z); de multaj jaroj ŝi estis alkatenita al la lito (Z) (de malsano); vi estas alkatenita, sed al pandona arbo! (Z) (al bona ofico).
  • enkatenigi
    Kateni: danĝere enkatenigi la lingvon (Z).
  • malkateni, senkatenigi
    Forpreni la katenojn: malkateni sklavon.
  • mankateno
    Kateno kun du ŝloseblaj ringoj, per kiuj oni ligas la manartikojn de arestito.

    katenx


    Iel rilatitaj:

    amx barx bridx ferx pordx ŝlosx