tasko

task/o (1)

  1. Difinita farenda laboro aŭ servo, ordonita de alia persono aŭ proponita al si mem: preni sur sin la malfacilan taskon aranĝi la kongreson (Z); iun festan paroladon oni devus havi: eble s-ro B. volos preni sur sin tiun taskon? (Z); plenumiĝis la tasko per granda fiasko (Z); sendube vin ankoraŭ task'atendas (Z); por li destinas dioj taskon, kiu ŝajnus al simplaj homoj tute ne solvebla (Z); mi faris mian kuradon tasko de mia vivo (Z); mi starigis al mi la taskon fari [...] ; jen la bela tasko, kiu leviĝas antaŭ ni.
    deĵoro, ofico, rolo.
  1. Laboro, donita de mastro aŭ instruisto kaj farota en difinita tempo: la servantinoj finis sian taskon de ŝpinado; kial vi ne faris vian taskon?; hejme farota tasko.
  1. [KOMPUTIKO] Programo aŭ parto de programo, kiu plenumiĝas sendepende, kun propraj rimedoj kaj aparte administrata de la mastruma sistemo: ŝanĝi la prioritaton de tasko; disponigi rimedojn al tasko; fona tasko; taskvica komputado; plurtaska sistemo.
    kunrulo.
  • taski (tr)
    Difini, trudi al iu kiel taskon: ili ne povis diveni la aferojn, kiujn ŝi taskis al ili (Z); taski al servistino la purigadon de la fenestroj; la kongreso taskis al la komisiono esplori la problemon.

    tasko


    Ataki novan taskon. Dividi sian tempon inter diversaj taskoj. fona tasko. Konscience fari sian taskon. plurtaskado. Preni sur sin la malfacilan taskon aranĝi kongreson.
    agi. aranĝi. fari. komputi. kurso. labori. lerni. scii.

    Iel rilatitaj:

    agx aranĝx devx farx komitatx komputx kursx laborx legx lernx scix