bildo

  1. Videbla aspekto de objekto, sceno ks, formita de la lumradioj devenantaj de ĝi:la bildo formiĝas sur la retino;ŝi vidas sian spegulan bildon en la trankvila akvo (Z); la lagetoreflektis la bildon de la plena luno; ĝi estas bela bildo, kiam onividas kiel la belforman beston ĉirkaŭprenas duonnuda bubo (Z); [ FIZIKO] reala, virtuala bildo. (
    fokuso).
  1. Videbla aspekto de objekto, sceno ks, reproduktita per desegno, pentrado, skulptado, fotado, filmado ks:labildo de Venero tiel flama, kiel Ticiano tion vidis (Z); unu libroestas kun bildoj, la dua tute sen desegnoj (Z); li skulptis grandanlignan bildon (Z); tro hela, konfuza, bildo de fotografaĵo; ili havisantaŭ si vivantan bildon, en kiu partoprenis cent figurantoj (B).
  1. Pentraĵo aŭ skulptaĵo, prezentanta diaĵon:miiras la bildon de l' diino resanktigi (Z); ŝi aspergu per la sango labildojn de la dioj (Z); ne faru al vi bildon de io, kio estas en laĉielo (X).
    ikono. [VIDU] idolo.
  1. (f) Io, kio similas laŭ la aspekto: Dio kreis la homon laŭ sia bildo(X); al li naskiĝis filo laŭ lia bildo k simileco (Z); li estas lavivanta bildo de sia patro (Z); mi diktas al unu skribaĵisto la vivanbildon de unu tiea doktoro (Z); la mildaj kamparaj ludoj estas la bildomem de la paco.
  1. (f) Prezentaĵo de objekto aŭ okazaĵo en ies imago:centojda bildoj glitis tra liaj pensoj (Z); aperis al ŝi la bildo de ŝiamortinta fianĉo; en vi ili revekis la belan bildon de reveno hejmen(Z); mi ĉiam revidas en mia spirito la bildon de tiu terura nokto; tioĉi estas ja viva bildo de la lasta juĝo! (Z); jen la fidela bildo denia situacio; analizi la konfuzitan bildon de la universala mizero (Z).
  1. [ MATEMATIKO] La valoro de bildigo ĉe iu elemento el la argumentaro.
  • bildaro
    [MATEMATIKO] La aro de ĉiuj bildoj de bildigo.
    celaro.
  • bildero
    [ KOMPUTIKO] Unu el la punktoj, kun difinitaj helo k koloro, el kiuj konsistas bildo ekz. sur komputila ekrano. SIN. rastrumero.
  • bildigi
    1. Prezenti sub formo de bildo:li ĝoje bildigis al si la surprizan mienon de la infano.
      imagi.
    1. [MATEMATIKO] Fari bildigon; apliki funkcion:ni bildigas la gaŭsan ebenon al la rimana sfero.
  • bildigo
    [MATEMATIKO] Matematika rilato f inter du aroj A k B tia, ke ĉiu a enla argumentaro A apartenas al precize unu paro (a, b) de la rilato; onitiam diras, ke b = f(a) estas la bildo de a per f, k ke f bildigas laargumentaron A al la celaro B.
    funkcio. [VIDU] simetria.
  • adjunkta bildigo
    Vd adjunkta.
  • afina bildigo
    [MATEMATIKO] La sumo de lineara bildigo k konstanto.
  • lineara bildigo
    Vd lineara.
  • malbildo
    [MATEMATIKO] (pp subaro de la celaro) La aro de ĉiuj punktoj, kies bildo estas en la aro.
  • bitbildo
    [KOMPUTIKO] Bildo difinita per tabelo de nombroj, kiuj difinas la koloron de po unu bildero. SIN. rastrumo.
  • gipsobildo
    Statueto, bareliefo ks el gipso.
  • klarbilde
    Prezentante klarajn bildojn:rakonti ion klarbilde (Z). [VIDU] elvokiva.
  • lumbildo
    Projekciata diapozitivo.
  • movbildoj
    Filmo.
  • signobildo
    [ TIPOGRAFIO] La grafika aspekto de signo aŭ grupo de signoj:la signobildoj de tiparo.
    tipo, ligaĵo.
  • titolbildo
    Gravuro, bildo metita vid-al-vide al la titolo de libro, por iel simboligi ĝiajn esencajn ideojn. SIN. frontispice.
  • oleobildo, tolbildo
    Pentraĵo.

    bildo


    Esprimoj

    Bildo en natura grandeco.
    Bildotubo (katodaj radioj).
    Dio kreis la homon laŭ sia bildo.
    Jen la fidela bildo de mia situacio.
    La bildo formiĝas sur la retino.
    Li estas la portreto, la vivanta bildo de sia patro.
    Mi revidas ĉiam en mia memoro la bildon de tiu terura nokto.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    bildigo, bildigo,bild(o) ,bildaro,bildero, ,bildigi,bildigo, ,bildo, , , , , , -bildigo, , bildigo,malbildo, , , , , ,

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    aŭd vidabildo inversabildo reala, virtuala elvokiva sonbilda klarbilde imiti projekcii simili vidi afina bildigo akvaforto akvarelo animaciaĵo aspekto bareliefo desegno diapozitivo farbo filmo fokuso fono formo fresko frontispico gravuro grifelo idolo ikono imago inversa bildigo inversa bildo karikaturo koloro kontrasto krajono lineara bildigo lumo metaforo mondflanko paletro peniko portreto prentraĵo rastrumero rekta bildo signo silueto simbolo skulptaĵo statueto statuo tipo tuĉo vinjeto

    Ankaŭ vidu:

    informi. libro. matematiko. memori. okulo. paroli. pensi. religio.

    Iel rilatitaj:

    FIZIKO KOMPUTIKO MATEMATIKO TIPOGRAFIO aberacix adjunktx afinx akvafortx akvarelx animx aspektx aŭdx bareliefx dagerotipx desegnx diapozitivx dormx elvokx familix farbx fidx filmx flankx fokusx fonx formx fotx freskx frontispicx gravurx grifelx idolx ikonx imagx imitx informx inversx karikaturx klarx kolorx kontrastx kopix krajonx librx linearx lumx matematikx memorx metaforx okulx olex paletrx parolx penikx pensx pentrx portretx projekcix rastrx rastx realx rektx religix retinx signx siluetx simbolx similx skulptx sonx statux tekstx terurx tipx tuĉx vidx vinjetx virtualx