soni

*son/i

  1. (ntr) Estigi aŭdeblan aervibradon: sonas moneroj; barelo malplena sonas plej laŭte (Z) (pf: fanfaronas senindulo); la tondilo sonis akre (Z); sonis tamburoj kaj flutoj (B); sonas trumpetoj (G); sonu plue vi tonoj de la bela ĉaskorno! (Z); la ĝemoj kaj plorkrioj, kiuj sonis el la forbruligitaj urboj (Z); (analoge) sako ne sonas, amiko ne konas (Z).
    brui, knari, klaki, kraki, lirli, plandi, sonori, tinti. [VIDU] sonkesto, sontabulo.
  1. (ntr) Per tiaj aervibroj doni ian impreson: tio ĉi sonas ĝuste kiel sonoriletoj de preĝejo (Z); sonis, kvazaŭ ranoj kvakas (Z); tio sonis kiel plenda kriado de birdoj (Z); (speciale pp parolo) ŝia voĉo sonas agrable, malagrable; la itala lingvo sonas dolĉe; vorto, kiu belefekte sonas; kio akorde ne sonas, tio rimon ne donas (Z); (f) strange sonas tiaj pardonpetoj; tiu ĉi via klarigo sonas konfuze; jen kio sonas fremde sur viaj lipoj!; tio sonas kiel fabelo.
  1. (ntr) Aŭdeble esprimiĝi: en la malaltaj tonoj de lia voĉo sonis kvazaŭ malkontenteco (Z); denove sonos en la urbo la lingvo de Z.; tiu ĉi sama peco en stilo E-a sonus tiamaniere (Z); la dekdua horo ĵus sonis.
  1. (tr) Estigi tiajn aervibrojn, por sciigi ion: soni pri alarmo; soni la retiriĝon; la horloĝo sonis tri kvaronojn (Z), la noktomezon.
  • sono
    Aŭdebla aervibrado: sonoj de voĉo (B), de instrumento (B); la sonoj venis de la maldekstra flanko (Z); la sonorilo havas mirindan sonon (Z); ĉiu kompetenta homo scias, ke la natura sono por la litero 'j' estas ĝuste tiusono, kiun ĝi havas en E-o (Z); poton taksu laŭ sono, sinjoron laŭ tono (Z).
  • sonado
    Serio da daŭrantaj sonoj: la promenantoj aŭdis la sonadon de la sonorilo (Z); kiel oni povas juĝi laŭ la sonado de la paŝoj, ili ekzerciĝas en novaj dancoj (Z); la ĉevalo ne povas stari trankvile ĉe sonado de trumpeto (X).
  • sonanta
    Tia, ke ĝi impresas per sia sono: edziĝo pro amo flamanta al sako sonanta (Z) (orplena); pagi per bonaj, sonantaj taleroj; tiu ĉi frazo estas nur bele sonanta kolekto da vortoj (Z) (sensignifaj).
  • sonanto
    [LINGVOSCIENCO] Parolsono, estigata per neniu obstaklo (vokaloj) aŭ per minimuma obstaklo (nazaloj, likvidoj, glitantoj).
    bruanto.
  • sonigi
    Fari, ke io sonu: Li sonigis Sian voĉon kaj la tero fandiĝis (X); el inter la branĉoj la birdoj sonigas sian voĉon (Z); sonigi la telerojn per la tranĉiloj; sonigi alarmon.
  • dissonado (Z) = disonanco.
  • eksoni
    Subite, komence soni: tablon frapas tajloro, tuj tondilo eksonas (Z) (pf); denove eksonis krakoj (Z), rapidaj paŝoj (B), voko (Z); subite eksonas ĉaskorno, ĉarme kaj forte (Z); 'tio estas mi, sinjoro!' eksonis la respondo (B).
  • resoni
    1. (ntr) (pp sono) Daŭre, intense soni: tion li diris per resonanta voĉo; (f) la impresoj de tiuj tagoj ankoraŭ resonas en niaj animoj; ankoraŭ resonis ne ĉesinta gloro (G).
    1. (ntr) (pp spaco) Daŭre kaj intense vibradi de iu sono: ĝi kokokriis tiel forte, ke la muroj resonis (Z); la aero resonis de batoj de glavoj (Z); (f) la tuta lando resonas de tiuj parlamentaj diskutoj; (analoge) en liaj oreloj resonas.
    1. (tr) (pp sonobstaklo) Resendi: nur eĥo senanima resonadis niajn plendojn (Z); (f) kio al mi sonas, tion mi resonas (Z).
  • resono
    Fenomeno, per kiu io resonas: li komencis kanti tiel, ke ĉie aŭdiĝis resonoj (Z); kia sono, tia resono (Z); la resontabulo de violono (Z); (f) liaj verkoj trovas varman resonon en la koroj de la legantoj. [VIDU] eĥo, resonanco, resonatoro.
  • sensone
    Estigante nenian sonon: ne kapabla paroli, li movis sensone la lipojn (Z); sensone kiel la ombro de nubo en lunlumo (Z).
  • supersona
    [FIZIKO] Transiranta la rapidecon de la sono (t.e. 331,1 m en sekundo en seka aero je 0°C): supersona aviadilo, flugado.
    maĥo.
  • supersoni (tr)
    Soni pli laŭte: la bruo de la vento supersonis la ruliĝadon de la maro (Z).
  • ultrasono
    [FIZIKO] Vibro kun pli alta frekvenco, ol sono aŭdebla por la homa orelo.
  • belsona
    Produktanta agrablan sonon: belsona lingvo; la cervon trompis la mensog' belsona (K); pro belsoneco ordinare estas preferinde starigi la 'ĉi' antaŭ la montra vorto (Z).
  • *bonsoneco
    Eco de io, kio havas bonan sonon.
  • dentosono
    Dentalo.
  • dentalveol-sono
    Alveolaro.
  • dulipsono
    Bilabialo.
  • lipsono
    Labialo.
  • lipdento-sono
    Labiodentalo.
  • nazosono
    Nazalo.
  • palatsono
    Palatalo.
  • palatalalveolsono
    Palatalalveolaro.
  • parolsono
    [LINGVOSCIENCO] ĉiu sono, uzata en la parolo.
  • ŝtopsonoj
    Sonoj, ricevataj per parta ŝtopado de la korno helpe de la mano.
  • tremsonoj
    Sonoj de voĉo aŭ instrumento, donantaj impreson de tremado.
  • velsono
    Velaro.

    sono

    REVO: [sono]
    laŭte.mallaŭte, softe.stride.obtuzi.raŭka.bleko.muĝi.graŭli.boji.jelpi.miaŭi.ronroni.heni.kvaki.kokeriki.kluki.kveri, rukuli.kukui.pepi.graki.grunti.ĉirpi.zumi.hurli, ululi.bruo.tondro.glugli.lirli.plaŭdi.grinci.klaki.knari.sibli.sonori.tinti.snufi.susuri.ĝemi.ŝriki.ŝmaci.fajfi.ronki.ŝuŝi.eĥo.

    Iel rilatitaj:

    absolutx agordx akustikx alofonx anĉx asdikx asonancx aŭdx belx bildx brux dampx horloĝx laŭtx rapidx sonorx tabulx voĉx