gravuri

*gravur/i (tr)

  1. Desegni sur ligno, ŝtono, metalo kc per pinta ŝtala ilo aŭ per mordanta acido: gravuru sur ĝi en sigelila maniero (X); gravuri surskribon sur tomboŝtono; ha, se miaj vortoj estus gravuritaj sur roko! (X); gravuritaj bildoj; (f) sur la fenestraj vitroj tiajn ravantajn pentraĵojn povis gravuri nur la tempo (Z).
    cizeli, ĉizi, giloŝi, fotogravuri.
  1. [TEKNIKOJ] Per speciala aparato registri sonojn sur disko gramofona ks.
  1. (f) Fari fortan kaj longedaŭran impreson sur la psikon: gravuri ion en sian memoron; gravuri ion en la koro; versoj gravuriĝas pli facile en la memoro ol prozo.
    noti, gardi, konservi, enradikigi, enskribi.
  • gravuro
    1. Streko, sulketo farita gravurante.
    1. Gravuraĵo.
  • gravurado
    Ago de gravurante: sigelila gravurado (X).
  • gravuraĵo
    Desegno, surskribo ks gravurita: kiu povoscias gravuri gravuraĵojn (X); fortakva gravuraĵo.
  • gravurilo
    Ilo por gravuri, ekz. grifelo.
  • gravuristo
    Homo, kiu profesie gravuras.
  • fotogravuro
    [TIPOGRAFIO] Reliefa fotokemia presprocedo.
  • fotogravuri
    Produkti per fotografa procedo gravuritajn kliŝojn.
  • kuprogravuro, lignogravuro, zinkogravuro
    Gravuro farita sur plato resp. kupra, ligna, zinka.
    akvaforto, heliogravuro, litografio, ofseto.
  • lumgravuro
    Fotogliptiko.

    gravuri


    Iel rilatitaj:

    akvafortx akvatintx artx aŭditorix bildx memorx vizaĝx