viziti

*vizit/i (tr)

  1. Iri en ies hejmon, por tiun vidi: vi devus viziti viajn maljunajn gepatrojn (Z); antaŭ tri tagoj mi vizitis vian kuzon (Z); (f) en tiu nokto ŝin vizitis la marborda fantomo (Z); vivo, kiun ne vizitas la amo eĉ en sonĝo, estas ankoraŭ pli malĝoja (B).
  1. Iri en ies hejmon, por tiun helpi, kuraci, ks: ĉiun matenon la kuracisto vizitas siajn malsanulojn; piaj virinoj, kiuj vizitas la malriĉulojn; mi estis malsana kaj en malliberejo, kaj vi ne vizitis min (N).
  1. Iri en iun lokon, por ĝin trarigardi: mi esperas viziti Romon; ni haltas unu tagon, por viziti la ekspozicion (Z); li eliris kun la intenco viziti la foiron (Z); teatramantoj ofte vizitas la teatron (Z); viziti muzeon; ĉiujare okazadis tre vizitata foiro (Z); ĝi estis tiam multe vizitata loko (Z).
  1. [ŜIPOJ] Iri sur ŝipon, apartenantan al alia regno, por informiĝi pri ties karaktero kaj celo.
  1. = vizitadi 2.
  • vizito
    Ago de tiu, kiu vizitas
    1 ceremonia, formala, kondolenca (Z) vizito; mia vizito faris al li plezuron (Z); oni donu ŝin al mi kiel memorigaĵon pri mia ĉitiea vizito (Z); fari longan, mallongan viziton; (f) la sonorilo ricevis vizitojn de la birdoj (Z); mizero faras viziton, ne atendante inviton (Z); vizitkarto;
    1. la vizitoj en la hospitalo finiĝas je la 12a; la kuracisto ripetadis siajn vizitojn ĉiutage (Z); pastra vizito;
    1. dum lia vizito en oriento; la vizito de la privataj apartamentoj de la kastelo okazas nur vendrede;
    1. rajto de vizito (ne inkluzivanta la rajton de priserĉo).
  • vizite
    Por viziti: la patrino venis tien vizite (Z).
  • vizitadi
    1. Ofte aŭ regule viziti: mi vizitadis lin almenaŭ unu fojon ĉiujare (Z).
    1. Iri regule en iun lokon, por tie lerni: vizitadi kurson, klinikon (B), gimnazion (Z); vizitado de antaŭkonfirmaciaj lecionoj (Z); doni al studento ateston pri vizitado.
  • vizitanto
    Tiu, kiu vizitas: Sinjorino ne akceptas hodiaŭ la vizitantojn (B); la Vizitantinoj (membroj de monaĥineja ordeno).
  • vizitejo
    ĉambro en gimnazio, malliberejo ks, kie la vizitantoj povas vidi sian konaton.
  • punviziti
    [BIBLIO] Veni, por puni: vekiĝu, por punviziti ĉiujn popolojn (X); venis la tago de punvizito (X).
  • rondvizitado
    Rondira vojaĝo por vizitado de lokoj, de amikoj ks: rondvizitado de sanktejoj; rondvizitado de la kuracisto, de la laktisto.
  • surprizvizito (ark.)
    Vizito, kiun gejunuloj faras al kamarado, ne anoncinte sin, sed alportante drinkaĵojn.


    Arogante akcepti vizitanton. Esti fiera de sia kelo bone provizita. hejmo. Kondolenca vizito. Kradita vizitoĉambro. Li akceptis la vizitanton ĉe la pavezpordo. Rekvizito.
    akcepti. amiko. bona. ĉambro. koni. vojaĝi.

    Iel rilatitaj:

    akceptx amikx bonx gastx irx konx muzex salonx vidx vojaĝx ĉambrx