ozo

oz/o

[KEMIO] Monosakarido; malofte uzata memstare, ĝenerale en kunmetaĵoj por nomi:
  1. monosakaridojn kaj ties derivaĵojn, helpe de la pref-oj tri/... non/: triozo, tetrozo, pentozo, heksozo; aldoheksozo, ketopentozo. [VIDU] oz/.
  1. tradiciajn nomojn de mono-, di-, oligo- aŭ eĉ poli-sakaridojn: amelozo, fruktozo, glukozo, laktozo, rafinozo, kalozo.
  • ozido
    Substanco, kies hidrolizo liveras unu aŭ plurajn monosakaridojn kaj eventuale neglucidajn substancojn: la ozidoj ampleksas la di-, oligo-, poli-sakaridojn kaj la heterozidojn; nukleozido, rutozido (Vd ruto). SIN. malsimpla sukero.
    heterozido.
  • aldozo
    Aldehida monosakarido.
  • deoksiozo
    Monosakarido, CnH2nOn-1 aŭ CnH2nOn-2, kun unu aŭ du oksigenatomoj malpli ol en ordinara monosakarido.
  • furanozo
    Monosakarido, karakterizata de kvinedra heterociklo (parenca al furano), konsistanta el 4 karbonatomoj kaj unu oksigenatomo: glukofuranozo; ribozo estas furanozo.
  • glikozido
    Ozido.
  • glukozido
    Ozido hidrolizebla al glukozo kaj alia (j) substanco(j).
  • ketozo
    Ketona monosakarido.
  • nukleozido
    [BIOLOGIO] [KEMIO] Ozido, konsistanta el pentozo kaj purina aŭ pirimidina nukleobazo: nuklea acido estas polimero de nukle-ozido kaj fosfata acido.
  • piranozo
    Monosakarido, karakterizata de sesedra heterociklo (parenca al pirano), konsistanta el 5 karbonatomoj kaj unu oksigenatomo: glukopiranozo.
  • sapozido
    Saponino.

    ozx


    Iel rilatitaj:

    sukerx unu