klasika

klasik/a (1)

  1. Rilata al la antikva literaturo, rigardata kiel modelo de stilo universale valora: klasikaj aŭtoroj; la klasikaj ĉinaj, helenaj, hindaj, latinaj poetoj; la klasikaj lingvoj; la klasika antikveco.
  1. [BELETRO] Rilata al la literaturo aŭ artoj, kiuj penis imiti kaj observi la ĉefajn kvalitojn de la greklatinaj famaj aŭtoroj: la klasika teatro de Racino, de Goeto; la klasika pentrado; klasika simpleco, solo.
    baroka, Renesanca, romantika.
  1. [TIPOGRAFIO] Rilata al tiparo, en kiu la literoj estas rektaj kun serifoj kaj forta kontrasto: klasika fasono, tiparo; klasika familio (tipara familio, en kiu la baza fasono estas klasika).
    kursivo, roma.
  • klasikaĵo
    Peco el klasika verko aŭ tia verko mem.
  • klasikeco
    Eco de aŭtoro aŭ verko klasika: estas ĉe Bodlero ia klasikeco de la formo.
  • klasikismo
    Literatura kaj arta doktrino (Francio, 17a jc), bazita sur la respekto de la klasika tradicio.
  • klasikulo
    Klasika aŭtoro aŭ artisto.
  • novklasika
    Rilata al la arto de la 18-19aj jc, sekvanta la klasikajn principojn.
  • postklasika
    Veninta post la klasika periodo: Juvenalo estas postklasika poeto.
  • pseŭdoklasika
    Havanta nur la formalan, rutinan aspekton de la klasikaj ĉefverkoj.

    klasika

    Esprimoj:


    Kelkaj kunmetaĵoj:

    klasikaĵo, klasikeco, klasikismo, klasikulo, novklasika, postklasika, pseŭdoklasika

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:

    historio
    beletro
    Rilata al la greka-Latina antikva kulturo, konsiderata kiel bazo por klerigado.
    bela
    Konforma al la tradiciaj reguloj kaj sekve modela, imitinda
    artx, klasx,


    Iel rilatitaj:

    alopatx antikvx artx barokx beletrx belx historix imitx klasx modelx tradicix