hoko

*hok/o

  1. Kurbigita pinta metalpeco, per kiu oni ion altiras: hoko de pakaĵportisto, de ĉifonisto, de barĝostango, de harpuno; (analoge) la hokoj de urtiko; kurbiĝu hoko laŭ postuloj de l' loko (Z).
    agrafo, kroĉilo, noĉo.
  1. Kurba metala aŭ alispeca peco, sur kiu oni ion pendigas: la vesto pendas de la hoko; hokoj por alkroĉi la tasojn; ŝafkvarono pendis de sia hoko.
  1. Kurbigita akrapinta metalpeco, fiksita ĉe la fino de fadeno kaj provizita per logaĵo, por kapti fiŝojn: ankoraŭ la ezoko ne estas sur la hoko (Z); fiŝo ne iras, sed hoko ĝin tiras (Z); kapti fiŝon sur hokon (Z); ĉu vi povas per fiŝistaj hokoj plenigi ĝian kapon? (X) (de Levjatano); (f) nun, kiam vi havas vian homon sur la hoko, vi devas ankoraŭ ruze manovri! (Z).
  1. Elstara metalpeco, fiksita ĉe pordo- aŭ fenestro-kadro, ĉirkaŭ kiu turniĝas ingo fiksita ĉe la pordo- aŭ fenestro-klapo: la pordo deleviĝis de unu hoko kaj pendis malrekte (Z); pordo turniĝas sur sia hoko (X); (f) olei la hokojn de la pordoj de l' vivo (Z).
    ĉarniro, kardino.
  1. [SPORTO] Pugnofrapo donita horizontale per fleksita brako.
  • subhoko
    [TIPOGRAFIO] Kromsigno kun la formo de hoko sub litero: franca subhoko; pola subhoko; latva subhoko.
    cedilo.
  • hoka
    1. Havanta la formon de hoko: hoka peco; (f) hoka nazo.
    1. Provizita per hoko (j).
  • hoki (tr)
    Kroĉi, kapti per hoko: la fiŝo estas hokita!
  • hokego
    Graplo.
  • hoketo
    1. Malgranda hoko: la hoketo de agrafo.
    1. [TIPOGRAFIO] Supersigno kun la formo de hoko super litero: ronda hoketo, U-hoketo (kiel en la litero U); pintahoketo, V-hoketo (-, uzata sur konsonantoj i.a. en la ĉeĥa; SIN. dukorno).
      cirkumflekso.
  • hokingo
    [TEKNIKOJ] Ringoforma metalpeco, destinita, por ke eniĝu en ĝi hoko: porda, fenestra hokingo; klapethava hokingo, pivota hokingo.
    ĉarniro, kardino.
  • ĉenhoko
    Hoko ĉe la fino de ĉeno (de gruo ekz.).
  • fajrohoko
    Noĉostango.
  • *fiŝhoko
    Hoko 3.
  • fiŝhoki
    ĉasi fiŝojn per hokfadeno.
  • *pordhoko
    Hoko 4.
  • ŝloshoko
    Dirko.
  • vestohoko
    Hoko ĉe muro aŭ en ŝranko, por tie pendigi veston.

    hoko


    Iel rilatitaj:

    agrafx butonx cedilx cirkumfleksx fiŝx formx nazx pordx ĉarnirx ŝrankx