butono

  1. Plata aŭ globforma peceto el korno, korozo, metalo, plasto, okaze surtegita de ŝtofo, uzata por kunteni partojn de vesto, enigante ĝin en respondan fendon, aŭ iufoje nur por ornami: butonoj de jako, de sako, de ŝuo; garnituro el oraj butonoj por ceremonia ĉemizo; butonoj de manumoj.
  1. Io simila al la formo de butono 1: butono de rapiro (la rondigita fino); butono de alumeto (la ekflamigebla parto); butono de tirkesto, de pordo (servanta por ilin ŝovi aŭ puŝi); butono de masto (ĉe la supro); butono de ŝaltilo (
    regbutono).
  1. [ BOTANIKO] burĝono de floro, florkapeto.
  1. [ MEDICINO] ĝenerala nomo de ĉiuj haŭtaj elstaraĵetoj (akno, blazo, papulo, pustulo kc): orienta butono (kontaĝa malsano, endemia en orientaj landoj k kaŭzata de iuj leiŝmanioj.
    ŝankro); Bahia butono (SIN. Brazila frambezio).
  • butoni (tr)
    Kunigi per butono, enigante ĝin en la tiucelan fendeton: butoni robon, pantalonfendon. [VIDU] zipi.
  • butonado
    Ago de iu, kiu butonas.
  • *butonumi
    Butoni: la malvasta kamizolo estis butonumita ĝis supre (Z); alte butonumitaj veŝtoj k surtutoj (Z); (f) butonumi iun malvaste (Z) (severe lin obeigi).
  • butontruo (Z)
    Fendeto, destinita ricevi butonon.
  • disbutoni, malbutoni
    Disigi la partojn de vesto, eligante la butono (j)n el la responda(j) fendeto(j).
  • baskulbutono, turnobutono, tuŝbutono
    Regbutono, kiu funkcias per baskuligo, turno, tuŝo.
  • prembutono
    1. Risorta mekanismo, kies du partoj estas surkudritaj aŭ fiksitaj sur ĉiu el la du kunfiksotaj partoj de vesto, objekto k.a. , k kiu fermiĝas per simpla premo: prembutono sur klapo de paperujo.
    1. Regbutono, kiu per premo funkciigas ŝaltilon, klikon ks: (f) prembutona milito (kiun oni povas estigi per elektrona sendado de raketoj).
  • regbutono
    Permane movebla peceto (butono 2), per kiu oni regas mekanikajn aŭ elektrajn sistemojn.
  • riglobutono
    [TERVETURILO] Butono ĉe la anso de aŭtomobila pordo, per kiu oni malfermas la ŝlosmekanismon.
  • sekurbutono
    1. En faldebla tranĉilo, butono, kiu fortike fiksas la klingon en elstara pozicio.
    1. En pafilo, butono, per kies ŝovo oni povas bloki aŭ malbloki la pafmekanismon.

    butono

    butono


    Kelkaj kunmetaĵoj

    baskulbutono, butona febro, butonado, butoni, butono, butonprema, butontirilo, butontruo, butontruo, butonumi, disbutoni, malbutoni, markobutono, musbutono, prembutono, radiobutono, regbutono, riglobutono, sekurbutono, streĉbutono, turnobutono, tuŝbutono

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    fendo
    fermilo
    truo
    butono de...
    jako
    sako
    vesto
    ŝuo
    butono...
    korna
    koroza
    ligna
    metala
    plasta

    agordi
    kunteni
    ornami

    akno
    blazo
    papulo
    pustulo
    ŝankro

    agrafi
    alĝustigi
    kudri
    premi

    botaniko
    burĝono (de floro)
    florkapeto
    hoko
    klaveto
    streĉbutono (por eksponprokrastilo)

    Iel rilatitaj:

    BOTANIKO MEDICINO agordx agrafx aknx blazx botanikx bridx burĝonx elektrx fendx fermx florx frambezix haŭtx hokx horloĝx jakx kapx klavx kornx korozx kudrx lignx metalx ornamx papulx plastx pordx premx pustulx sakx streĉx tenx trux vestx ĝustx ŝaltx ŝankrx ŝlosx ŝux