gruo

gru/o

  1. [ZOOLOGIO] G. (Grus) de migrantaj birdoj el la ordo de gruformaj, kun longaj, maldikaj kruroj kaj kolo, kun longa, pinta beko kaj kun mallonga posta piedfingro: vulp' invitis al si gruon; gruo klakas.
    ardeo.
  1. [TEKNIKOJ] Levmaŝino, konsistanta ĝenerale el oblikva brako, kies supra parto portas pulion; oni levas ŝarĝon per ŝnurego aŭ ĉeno suriranta tiun pulion, kaj tirata per malsupra vinĉo: flosgruo, turgruo; movebla gruo, turniĝanta gruo (bumgruo); krakis gruoj kun siteloj, per kiuj homoj ĉerpis la akvon el Nilo (B).
  • gru (o)formaj
    [ZOOLOGIO] Ordo (Gruiformes) de birdoj, ampleksanta gruon, ralon k.a.
  • rabgruo
    [PALEONTOLOGIO] G. (Diatryma) de tre grandaj fosiliaj birdoj, kiuj vivis en N Ameriko kaj en Eŭropo dum frua terciaro; kun reduktiĝintaj flugiloj, fortikaj kruroj kaj beko.
  • rabgru (o)formaj
    [PALEONTOLOGIO] Ordo (Diatrymiformes) de fosiliaj kurbirdoj, kiu ampleksas rabgruon.

    gruo


    Iel rilatitaj:

    agamix altx arganx brakx konstrux