zumi

*zum/i

Aŭdigi kontinuan, malakutan kaj obtuzan bruon:
  1. (ntr) pp insektoj, kies flugado faras zo-sonon: svarmis kaj zumis skaraboj, abeloj kaj muŝoj (Z); (analoge) zumis la kugloj ĉirkaŭ la kapo; zumis la malnova horloĝo (Z); (f) muŝo zumas al li en la kapo (li iom frenezetas).
  1. (tr) pp homo murmuranta aŭ kantanta kun preskaŭ fermita buŝo: zumi kanton; (analoge) dancario zumis en lia kapo.
  1. (ntr) pp konfuza bruo: zumis la konversacioj en la drinkejo; (f) en konfuza miksamaso zumis la pensoj en mia cerbo.
  • zuma
    Rilata al zumado: el zuma fono distingiĝis akra voceto.
  • zumoj, zumado
    Bruo de iu, io zumanta: orelaj zumoj (pro malsaneco); la zumado de la insektoj en la herbejo; la senĉesa zumado de la virinaj langoj ĉirkaŭ la akuŝintino; zumado de radioricevilo (pro la fortaj kurentoj de proksime funkcianta aparato).

    xxx

    REVO: [xxx]

    Tiu vorto estosposte pritraktita. BV. iom pacienci.

    Iel rilatitaj:

    abelx brux insektx muŝx voĉx ĉirpx