zono

*zon/o

  1. Strio el ŝtofo, ledo ktp por ĉirkaŭigi la talion: ledan zonon li havas ĉirkaŭ siaj lumboj (X); ĝi ne dormos, ne deliberiĝos la zono de ĝia lumbo (X); glavoj kune kun la apartenaĵoj, kiel ekzemple zonoj, portiloj kaj tiel plu (Z); atlasa tuniko kun silka zono; la tranĉilon ŝi eltiris el sia zono (Z); buki sian zonon; vi levis la jupeton ĝis la zono (W); (f, ark.) malligi la zonon de virgulino (ĝin deflori); frapi sub la zono (nelojale polemiki); (analoge) eniri en la akvon ĝis la zono (la loko de la zono; talio).
  1. ĉio, kio ĉirkaŭas kiel zono: fortikigita urbo kun zono el fuortoj; zono da ŝtonegoj fermis la horizonton; leviĝis la luno kun ia zono el nebulo.
  1. [MATEMATIKO] La parto de sfero 1 inter du paralelaj ebenoj.
  1. [GEOGRAFIO] ĉiu el la grandaj dividoj de la surfaco de la terglobo, proks. limigitaj de paraleloj: tropika, intertropika, varma, mezvarma, malvarma, glacia zono. SIN. terzono.
  1. Spaco, pli-malpli precize limigita, kiu difiniĝas per iu agado, efiko, influo ks: la piedira zono de urbo (M); la urbo estas dividita en plurajn tarifzonojn por la aŭtobusoj; [ŜIPOJ] kalma zono; [ARMEOJ] lima, okupacia zono; [FINANCO] Kanado estas en la zono de influo de Usono; [BOTANIKO] zono de la daŭrafoliaj arboj, de la arbustoj (laŭ la altitudo en montoj); [TELEKOMUNIKOJ] muta zono (en kiu la ricevado de radioelsendo estas neebla).
  1. [ANATOMIO] (pp vertebruloj) Tuto de la paraj ostoj, kuniganta paron da membroj kun la vertebraro: humero artikiĝas kun la skapola zono, femurosto kun la pelva zono.
  1. = zostero 2.
  1. [TELEKOMUNIKOJ] Aro da frekvencoj, troviĝantaj unu apud alia kaj ĉirkaŭ difinita frekvenco, ekz. tiu de la portondo.
    bendo 4, kanalo 6.
  • pelva zono
    [ANATOMIO] Zono 6, kuniganta la postajn membrojn kun la vertebraro: ĉe la amfibioj, reptilioj, birdoj kaj mamuloj la pelva zono konsistas el 3 paroj da ostoj: ilioj, iskioj kaj pubioj; ĉe la birdoj kaj mamuloj ilioj, iskioj kaj pubioj estas kuniĝintaj inter si kaj kun parto de la vertebraro.
    pelvo 2.
  • piedira zono
    [TRAFIKO] Parto de urbo sen motortrafiko, por libera piedirado.
  • skapola zono
    Zono 6, kuniganta la antaŭajn membrojn kun la vertebraro: ĉe la amfibioj, reptilioj, birdoj kaj mamuloj la skapola zono ĝenerale konsistas el 3 paroj da ostoj: klavikloj, korakoidaj ostoj kaj skapuloj; ĉe la mamuloj, ĉiu korakoida osto estas kuniĝinta kun skapolo kaj nomata korakoida apofizo.
  • zona
    1. Rilata al zono: la zona vegetaĵaro.
    1. Havanta zonon: zona pluvmantelo.
  • zoni (tr)
    1. ĉirkaŭligi per zono: zoni siajn lumbojn (X); zonu vin per sakoj (X); zonita per bataliloj (Z); la knabo estis zonita per lina efodo (X); (f) Dio zonis min per ĝojo(X).
    1. ĉirkaŭi, kiel zono: neĝaj suproj zonantaj la horizonton (B).
    1. Fiksi per zono ĉirkaŭ sia talio aŭ iu sia membro: zoni glavon (X); zoni la sabron al sia flanko (Z); la glavo estis zonita ĉirkaŭ la femuro, ne ĉirkaŭ la lumbo (X).
  • zoneto
    [ANATOMIO] Sistemo de travidaj subtenfibretoj, kiuj ĉirkaŭtenas la kristalinon kaj estas streĉataj de la ciliara korpo: ciliara zoneto (zonula ciliaris).
  • zonego
    Granda, dika zono por ĉevalo ks.
  • flankzono
    [TELEKOMUNIKOJ] Aro de tiuj frekvencoj en frekvencospektro de modulada fenomeno, kiuj troviĝas supre kaj malsupre de la portonda frekvenco: unuflankzono, duflankzono.
  • horzono
    ĉiu el la daŭboj de la tersurfaco, entenata inter du meridianoj, en kiu pro oportuneco la horloĝa horo estas nomata same: ĉiu horzono estas 15° aŭ 1 horon larĝa; la horzono etendiĝas 7°30' okcidenten kaj 7°30' orienten de Grenviĉo.
  • ĵartelzono
    Virina subvesto, konsistanta el mallarĝa zono kaj kvar ĵarteloj, por streĉi la strumpojn.
  • kartoĉzono
    Zono kun ingoj por teni kartoĉojn.
    kartoĉbalteo.
  • krurzono
    Rubando, ordinare elasta, kiu alpremas la ŝtrumpon aŭ duonŝtrumpon al la femuro aŭ al la kruro: ordeno de la Krurzono (brita).
  • ledzono
    Leda zono, por subteni pantalonon, ŝorton.
  • mamzono
    Speco de zono kun du duonsferaj pecoj, por subteni la mamojn kaj doni al ili plaĉan formon.
  • savzono
    Zono el flosa materialo, por helpi al ŝippereinto ne droni.
  • sekurzono
    [TERVETURILO] Rimena ekipaĵo (zono kaj balteo), alfiksanta aŭto- aŭ aviadilveturanton al sia seĝo.
  • selzono
    Zonego por fiksi selon sur bestodorso.
  • terzono
    Zono 4.

    xxx

    REVO: [xxx]

    Tiu vorto estosposte pritraktita. BV. iom pacienci.

    Iel rilatitaj:

    baltex bandaĝx bendx bukx cinturx etapx jupx krurx robx seĝx vestx ĉirkaŭ ŝtrumpx