vulpo

*vulp/o

  1. [ZOOLOGIO] Sp. (Vulpes vulpes) de mamuloj el la subordo de rabobestoj, kun pintaj oreloj kaj longa, dika, blankpinta vosto kaj ordinare kun ruĝbruna felo: vizaĝo sen kulpo, sed koro de vulpo (Z); ne ekzistas naiva vulpo (Z); se vulpo pentofaras, gardu la kokidojn (Z); ruza kiel vulpo; vulpopelto.
  1. [ZOOLOGIO] G. (Vulpes) de rabobestoj el la fam. de kanisedoj.
    korsako.
  • arkta vulpo
    Arkta sp. (Alopex lagopus) kun mallongaj, rondaj orelo, mallongaj kruroj kaj granda vosto. SIN. izatiso.
  • blua vulpo
    Bluetkolora formo de arkta vulpo, kies felo estas tre valora.
  • marvulpo
    Sp. (Alopias vulpinus) de ŝarko, ĝis 6 m longa, ne danĝera por homo, ofta en Atlantiko kaj Mediteraneo.
  • mustelvulpo
    Sp. (Speothos venaticus) de S-Amerika rabobesto el la fam. de kanisedoj, kun longa korpo, malgrandaj oreloj kaj tre mallongaj kruroj.
  • stepvulpo
    Korsako.

    vulpo

    REVO: [vulpo]
    Eĉ plej ruza vulpo falas en kaptilon. sciuron, mungoton.hundo.
    besto

    Iel rilatitaj:

    alopekurx bestx hundx