vitro

*vitr/o

  1. Malmola, travidebla, rompebla substanco, produktata per fando de silicoriĉa sablo kun potaso aŭ sodo: ne valoregalas (al prudento) oro kaj vitro (X); elblovi vitron; vitro kaj feliĉo ne estas fortikaj (Z); Venecia vitro.
    flinto, kristalo, kraŭno. [VIDU] vitrofaristo, vitrolano.
  1. Plato el tiu substanco, de diversaj dimensioj kaj uzata ĉefe por ŝirmi: la vitroj de fenestro, de forcejo, de bedokovro, de kadro por pastelo, de poŝhorlogo k.a.; kultivi plantojn sub vitro; ekzameni poŝtmarkojn per grandiga vitro (SIN. lupeo); ĉion rigardi tra sia persona vitro (Z) (juĝi laŭ sia vidpunkto). [VIDU] vitrarto.
  1. [GEOLOGIO] Tuto aŭ parto de magma petro nekristala pro rapida malvarmiĝo kaj solidiĝo.
  • vitra
    1. Konsistanta el vitro: vitra glaso; sidi en vitra domo (f: kaŝi nenion el sia vivo); pumiko estas vitra petro.
    1. Kovrita per vitroj: oni ne ĵetu ŝtonojn, sidante en vitra domo.
  • vitri (tr)
    Garni per vitroj: vitrita pordo, galerio.
  • vitraĵo
    Objekto, aparato el vitro: la vitraĵoj de laboratorio.
  • vitreca
    Havanta aspekton de vitro: vitreca okulo, rigardo (Z), lago. [VIDU] vitreo.
  • vitrigi
    1. Transformi en vitron aŭ similan substancon: arda fajro vitrigis la ŝtonetojn de la grundo.
    1. Doni vitrecan aspekton: larmoj, kiuj elfluis el sub la palpebroj kaj vitrigis la pupilojn (Z).
  • vitriĝi
    Tansformiĝi en vitron aŭ alpreni vitrecan aspekton: ĉi tiuj feliĉigaj okuloj idiote vitriĝus (Z).
  • vitristo
    Tiu, kiu prilaboras vitroplatojn, precipe fenestrajn, kaj almetas ilin en la fenestrokadrojn.
  • senvitra
    Ne garnita de vitro: en la muro troviĝis senvitra truo por aero (Z); esplori la stelojn per senvitra okulo.
  • domvitro (ark.)
    Glaco.
  • dratvitro
    Vitro, fortikigita per armaturo el dratoj.
  • fumvitro
    Brunnigra netravidebla vitro.
  • kovrovitro
    [BIOLOGIO] Vitra lameneto por mikroskopaj observoj, kovranta la objekton. SIN. lameneto.
  • laktovitro
    Blanka, netravidebla vitro.
  • muntovitro
    [BIOLOGIO] Vitra lameno por mikroskopaj observoj, portanta la objekton. SIN. lameno.
  • *okulvitroj
    (singulare en U.V.) Optikaj vitroj por ambaŭ okuloj, fiksitaj al muntaĵo, per kiu oni restigas ilin aŭ nur sur la nazo (nazumo) aŭ sur la nazo kaj la oreloj (branĉohavaj): ŝi surmetis siajn okulvitrojn (Z); mi sendas al vi mian fotografaĵon profilan kaj sen okulvitroj (Z); ŝi alŝovis siajn okulvitrojn proksime al la okuloj (Z); konservaj okulvitroj (Z); sunokulvitroj (por ŝirmi de la suno).
    kontaktolenso.
  • sekurecvitro
    1. Hardita vitro, diseriĝanta tre fajne sub frapego.
    1. Tavoligita vitro, entenanta plastan membranon, kiu kungluas la rompitaĵojn okaze de frapego.

    vitro


    Esprimoj

    Fenestrovitroj kovritaj de rosumo.
    Liaj okuloj fariĝis vitrecaj, vitreskaj.
    Nesplitebla vitro.
    Okulvitroj senkadraj.
    Platigi sian nazon sur la fenestra vitro.
    Provizi fenestrojn per vitroj.
    Rigardi ĉion tra persona vitro.
    Stela fendiĝo de vitro.
    Surmeti, alŝovi okulvitrojn proksime al la okuloj.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    domvitro,dratvitro,fumvitro,kovrovitro,laktovitro,muntovitro,okulvitroj,sekurecvitro,senvitra,vitra,vitrarto,vitraĵo,vitrea,vitreca,vitreca,vitri,vitrigi,vitristo,vitriĝi,vitro,vitroMeduzo,vitroceramikaĵo,vitrodentino,vitrofaristo,vitrolano,vitroplasto,vitroviŝilo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    ampolo : tub(et)o (el vitro aŭ alia materialo), fermita je ambaŭ ekstremaĵoj; vitra, fermita elektra lampo
    bobelo (aerveziko, vitra ujo kun malvasta malfermaĵo)
    diamanto
    ekrano : blanka tuko aŭ surfaco, sur kiun oni projekcias filmon aŭ lumbildojn; (vitra) surfaco, sur kiu projekciiĝas bildoj aŭ teksto (de televidilo, komputilo); ŝirmilo en formo de maldika plato; portebla provizora vand(et)o
    emajlo : vitreca substanco per kiu oni kovras potojn.; vitreca ekstera tavolo de dento
    fando de silicoriĉa sablo
    fenestro : truo en muro (kun vitro) por tralasi lumon aŭ por trarigardi
    flinto
    forno
    framo (vitrokadro)
    glaco
    glaso : vitra trinkujo (vinglaso, akvoglaso.)
    grandiga vitro
    grizajlo
    karafo : larĝa botelo; vitra kruĉo
    krakoteningo
    kraŭno
    kristalo : ĥemia substanco en formo de regulaj multfacaj eroj; tre pura, plene travidebla vitro (foje kun iom da plumbo), pli brila ol normala vitro
    krisolo ( fandujo, fandvazo)
    kromata
    lenso : vitro kun kurba(j) surfaco(j), por devii lumradiojn
    mastiko
    netravidebla vitro
    poluri
    senkolora
    spegulo
    splito : maldika peco de fendita ligno; peceto de rompita vitro
    sunokulvitroj
    vazo : iu ujo; relative alta ujo kun pli-malpli larĝa malfermaĵo (el vitro, fajenco, metalo.) (por teni likvon)
    vitralo
    vitrino (montrofenestro)
    vitroblovisto
    vitrokulo

    Ankaŭ vidu:

    vitralo, vitreo, vitrino, rozvitralo, domo, fenestro, materialo, okulo, optiko, tra.

    Bildvortaro

    277 : Vitristo


    277-01 : vitrista laborejo
    277-02 : specimenoj de kadroj
    277-03 : kadrolato
    277-04 : bevelo
    277-05 : platvitro; specoj: fenestrovitro, malbrila vitro, muslina vitro, kristalo, dikvitro, opaka aŭ laktovitro, tavoligita vitro, sendanĝera vitro (sekurecvitro)
    277-06 : fandita vitro; specoj: reliefvitro, dekorvitro, kruda vitro, botelfunda aŭ lentovitro, dratvitro, kanela vitro
    277-07 : angulŝtancilo por ŝprosoj
    277-08 : vitristo (konstru-, kadrovitr- istoj, vitroartisto)
    277-09 : vitrorako
    277-10 : vitrorubo
    277-11 : plumbomartelo
    277-12 : plumbotranĉilo
    277-13 : plumba ŝproso
    277-14 : plumboŝprosa vitro
    277-15 : vitrista stablo
    277-16 : vitrotabulo
    277-17 : mastiko
    277-18 : vitrista martelo
    277-19 : vitrista aŭ vitrorompa tenajlo
    277-20 : tranĉortilo
    277-21 : tranĉrektilo
    277-22 : tranĉcirkelo
    277-23 : hokingo
    277-24 : trianguleto, platnajlo
    277-25 : diamanta vitrotranĉilo
    277-26 : ŝtalrada vitrotranĉilo
    277-27 : mastikspatelo
    277-28 : stiftodrato
    277-29 : stifto
    277-30 : bevelsegilo
    277-31 : muntoframo
    317-01 -20 : fabrikado de platvitro (tabulvitro)
    317-01 : vitrofanda forno laŭ Fourcaŭlt-procedo
    317-02 : ŝarĝofaŭkoj por krudmiksaĵo
    317-03 : fandkuvo
    317-04 : rafina kuvo
    317-05 : laborkuvoj
    317-06 : bruliloj
    317-07 : tiretendaj maŝinoj
    317-08 : vitroetenda maŝino laŭ Fourcaŭlt
    317-09 : fandaĵkuvo
    317-10 : tirata vitrobendo
    317-11 : transigaj ruloj
    317-12 : produktado de flosvitro [skemo]
    317-13 : ŝarĝofunelo por krudmiksaĵo
    317-14 : fandkuvo
    317-15 : ripoziga (malvarmiĝa) kuvo
    317-16 : flosiga stanbano sub ŝirmogaso
    317-17 : fandita stano
    317-18 : rulbenda malvarmiga forno
    317-19 : dispartigilo
    317-20 : stapliga maŝino
    317-21 -32 : fabrikado de premvitro
    317-21 : vitropremilo
    317-22 : kvertrabo
    317-23 : risortujo
    317-24 : ŝaltotelero
    317-25 : subtenilo
    317-26 : motoro
    317-27 : transmisiilo
    317-28 : maŝinbazo
    317-29 : maltakruca movilo
    317-30 : premmuldilo
    317-31 : dividilo de blovaero
    317-32 : premcilindroj
    317-33 -49 : fabrikado de ujvitro
    317-33 : plursekcia botelfara maŝino
    317-34 : nurblova metodo
    317-35 : plenigo de muldilo
    317-36 : antaŭblovo
    317-37 : kontraŭblovo
    317-38 : transigo el antaŭmuldilo en pretmuldilon
    317-39 : reardigo
    317-40 : blovformado (vakua formado)
    317-41 : elpreno de pretpeco
    317-42 : prem-blova metodo
    317-43 : plenigo de muldilo
    317-44 : stampilo
    317-45 : premformado
    317-46 : transigo el premmuldilo en blovmuldilon
    317-47 : reardigo
    317-48 : blovformado (vakua formado)
    317-49 : elpreno de pretpeco
    317-50 -57 : fabrikado de vitrofadeno per ajuta metodo
    317-50 : vitrofanda forno
    317-51 : fandaĵkuvo
    317-52 : tir-ajuto
    317-53 : ŝpinfingro
    317-54 : fibro, fadenero
    317-55 : fadenigilo
    317-56 : ŝpinita fadeno
    317-57 : bobenilo
    317-58 -60 : vitrofibraj produktoj
    317-58 : vitrofadeno
    317-59 : vitra ŝpinfibro
    317-60 : vitrolano
    317-61 -69 : perbuŝa vitroblovado (vitroformado)
    317-61 : vitroblovisto
    317-62 : blovotubo
    317-63 : vitrobulo
    317-64 : buŝblovita pokalo
    317-65 : profiliga ŝablono por pokalpiedo
    317-66 : gaŭĝo
    317-67 : vitroblovista pinĉilo
    317-68 : vitroblova benko
    317-69 : muldilo por enblovi antaŭformitan pecon

    Iel rilatitaj:

    akvarix ampolx artx astigmatx aŭtomobilx balonx blovx bobelx botelx buretx diamantx domx ekranx emajlx fandx fenestrx flintx fornx framx glacx glasx grizajlx karafx kolorx konstrux krakx kraŭnx krisolx kristalx kromatx lensx mastikx materialx okulx optikx pastx plastx platx polurx pordx spegulx splitx trx vazx vidx vitralx vitrex vitrinx ĝardenx ŝrankx