viskoza

viskoz/a

[FIZIKO] Malfacile fluanta, siropeca alteniĝema, kiel la fruktosuko de visko. SIN. viskeca.
  • viskozo
    1. (pp fluidoj, gasoj) Povo de rezisto al ŝanĝo en la aranĝo de la molekuloj: grado de viskozo.
      puazo, stoko.
    1. = viskozaĵo.
  • viskozaĵo
    [TEKNIKOJ] Koloida pseŭdosolvaĵo de celuloza ksantato, kondukita ĝis viskoza stato, en kiu ĝi povas esti fadenigita, por fabriki artefaritan silkon.
    rajono.
  • viskozeco
    Stato de io viskoza.
  • viskozometro
    Aparato, por mezuri viskozon 1.

    Iel rilatitaj:

    farbx