violo

*viol/o

  1. [BOTANIKO] G. (Viola el violacoj) de malaltaj plantoj-unu-, du- kaj plur-jaraj herboj kaj kelkaj arbustetoj-kun unuopaj, 5-sepalaj kaj 5-petalaj, plejofte ruĝbluaj (violkoloraj), unuspronaj floroj kaj kun trivalvaj kapsuloj; subkosmopolita g. de ĉ. 400 spoj, pluraj kultivataj por ornamo, medicino, parfumoj aŭ konfitaĵoj, ekz. la odora violo (V. odorata) el Eŭropo, Azio kaj Afriko, plurjara herbo kun longaj superteraj stolonoj kaj violkoloraj, bonodoraj, printempaj floroj.
  1. [BOTANIKO] Grupo de sp-oj de violo 1 kun el la kvin petaloj tri malsuprendirektaj.
    penseo.
  • viola
    Havanta la koloron, kiun oni ricevas miksante ruĝon kaj bluon: fingroj violaj de malvarmo.
  • violego
    ĝardena penseo.
  • trikolora violo
    Trikolora penseo.
  • transviola = ultraviola.
  • ultraviola
    [FIZIKO] (pp elektromagneta ondo) Havanta ondolongon malpli grandan ol 400 nanometroj kaj pli grandan ol tiu de la X-radioj (frekvencon superan al tiuj de la violaj radioj kaj malsuperan al tiu de la X-radioj).

    violo


    Iel rilatitaj:

    ametistx brilx florx herbx kordx ĝardenx