vampiro

vampir/o (1)

  1. [ZOOLOGIO] S- kaj C-Amerika mamulo (unuspecia g. Vampyrum spectrum) el la ordo de kiropteroj (vespertuloj), malprave rigardata kiel sangosuĉanta.
    desmodo.
  1. Fabela fantomo, eliranta nokte por suĉi sangon de dormantoj.
  1. (f) Iu riĉiĝanta je malprofito de aliaj; ekspluatisto.
  • vampirino
    1. Inseksa vampiro.
    1. (f) Seksalloga virino, kiu kvazaŭ fatale kondukas siajn amsopirantojn al diversaj katastrofoj: roloj de vampirinoj en la Holivudaj filmoj de la periodo 1925-1955.
  • vampirismo
    Sangosuĉado (pf).

    Iel rilatitaj:

    noktx