vadi

vad/i (ntr) (3)

Pasi en akvo aŭ en mola substanco, koto, neĝo, sablo ks: malfacile vadi eniĝante ĝis la maleoloj en la sablo (B); la tero ne povis enpreni en sin la tutan akvon, oni devis vadi aŭ eĉ veturi per boato (Z); (f) la homo naskiĝas el koto, vadas kelkan tempon en koto (Z); vadi tra la ŝanĝo. [VIDU] barakti, plaŭdi.
  • vadado
    Agado de iu, kiu vadas.
  • vadejo
    Loko, en kiu oni povas trairi riveron, vadante: li transpasis la vadejon de Jabok (X).
  • travadi (tr)
    Trairi, vadante: ili travadis la torenton.

    vadi


    Iel rilatitaj:

    botx irx riverx