turdo

*turd/o

[ZOOLOGIO] G. (Turdus) de relative grandaj birdoj el la ordo de paseroformaj, kun longa vosto, larĝa, fortika beko iom kurba; kelkaj sp-oj tre bele kantas: merlo estas specio de turdo.
  • griza turdo
    Litorno.
  • nigra turdo = merlo.
  • ruĝaksela turdo
    Sp. de turdo (T. iliacus).
  • turdedoj
    Fam. (Turdidae) de paseroformaj birdoj, al kiu apartenas enanto, fenikuro, ruĝgorĝulo, saksikolo, turdo k.a.
  • kantoturdo
    Sp. de turdo (Turdus philonielos) kun nigretaj, ovalaj makuloj sur la brusto kaj flankoj; granda kiel sturno, sed kun pli longa vosto.
  • rokturdo
    Sp. de turdedo (Monticola saxatilis).
  • viskoturdo
    Sp. de turdo (T. viscivorus).

    turdo


    Iel rilatitaj:

    birdx