trupo

trup/o (1)

  1. [SPEKTAKLO] Tuto de la artistoj de teatro: opera trupo (B); aranĝi migrantan teatran trupon (Z); direktoro de trupo (Z); trupo el dancistoj, ĥoristoj.
    ensemblo.
  1. = taĉmento, roto.
  • trupoj
    [ARMEOJ] Armeo aŭ armeparto, rigardata precipe laŭ sia homa konsisto: alparoli la soldatojn sur la fronto de la trupoj; aerportataj trupoj; sturmaj trupoj; freŝaj trupoj.
  • trupunuo
    Admimstracie aŭtonoma parto de armeo.
  • helpotrupoj
    Trupoj, rezervitaj por helpi la batalantajn.
  • ĵaztrupo
    Orkestro, konsistanta ekz. el piano, trumpeto, saksofono, banĝo, tamburoj kc, kaj ludanta ĵazon.
  • kirastrupoj
    Tiu parto de armeo, ekipita per kirasitaj veturiloj: tankoj, raŭpaŭtoj ks.
  • liniotrupoj
    Tiu parto de armeo, destinita formi la fronton.

    trupo

    Esprimoj:


    Kelkaj kunmetaĵoj:

    helpotrupoj, kirastrupoj, liniotrupoj, trupoj, trupunuo, ĵaztrupo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:

    Agopreta grupo, kun hierarkia organizo, difinitaj roloj
    Artistoj kaj akompanantoj el sama teatro, dancgrupo, cirko, ensemblo
    Iu ajn organizita aro da soldatoj; armeparto, taĉmento, roto
    Grupo da skoltoj, konsistas el skoltaj patroloj.

    Rilatitaj vortoj:


    Iel rilatitaj:

    aktorx armex bandx cirkx deplojx desfilx ensemblx grupx patrolx rotx skoltx soldatx taĉmentx teatrx