trakeo

trake/o

  1. [ANATOMIO] (trachea) Spirtubo ĉe vertebruloj; kondukanta la aeron de la laringo al la pulmoj, dividiĝinta ĉe la malsupra parto en du branĉojn, nomatajn bronkoj.
  1. [ZOOLOGIO] (trachea) Spirtubo ĉe surteraj artropodoj.
  1. [BOTANIKO] (trachea) Vaskulo, kies ĉeloj malhavas transversajn septojn. SIN. perfekta vaskulo.
  • trakeofitoj, trakeoplantoj
    [BOTANIKO] Vaskulplantoj.
  • trakeito
    [MEDICINO] Inflamo de la trakeo 1.
  • trakeoido
    [BOTANIKO] Vaskulo, kies ĉelo konservas la transversajn septojn. SIN. neperfekta vaskulo.
  • trakeuloj
    [ZOOLOGIO] Kn (Tracheata) de artropodoj, spirantaj per trakeoj kaj plejparte vivantaj sur tero aŭ en aero: araneoidoj, miriapodoj, insektoj k.a.

    trakeo


    Iel rilatitaj:

    plantx