tiom

*tiom


Cirkonstanca morfemo:
I- signifanta:
  1. (antaŭ substantivoj) 'tia kvanto, nombro': ili prenis sur sin malfacilan taskon ĝuste en tiu jaro, kiam ekzistis tiom da malhelpoj (Z); tiom da stultaĵoj mi neniam aŭdis.

RIM. En la komencaj tempoj Z. ne uzis 'da'post 'tiom': tiom malfeliĉoj. Vd kiom.
  1. (antaŭ verboj aŭ adv-oj) 'en tia grado, tiel intense': tien persistecon ŝi tiom, tiom bezonis! (Z); kiuj estas la viroj, kiuj vin tiom zorgigas? (Z); malofte okazis, ke tiom multe da homoj estis savitaj de tiom malmulte; tie estis tiom multe da siringoj (Z); la lipoj, kiujn mi kisadis tiom ofte (Z); oni poste tiom pli senzorge povas ripozi (Z); ĝin akceptis multaj jam tre malamike, tiom pli granda estus la malkontenteco, se (Z) [...] ; neniun mi volus tro frue ekspedi en la ĉielon, tiom pli en la inferon! (Z) (malpli); (kun subprop., montranta la kaŭzon de tiu intensigo) lia subfosado estas tiom pli danĝera, ke ĝi estas farata sub la masko de amikeco (Z); la verko estas tre utila, tiom pli ke la eldonanto volas ĝin disvastigi (Z); la artikolon vi povas presi en la gazeto, tiom pli, se la artikolo estas jam konipostita.
    des.
  • tioma
    Estanta en tia kvanto aŭ en tia vico.
  • tiomaj
    Tiom multaj.
  • II- anoncanta komparan subprop-on, kun la samaj du nuancoj:
    1. li pagis por la kokido tiom, kiom oni ne pagas eĉ por koko (Z); mi povas presi la vortaron nur en tiom da ekzempleroj, kiom estas menditaj (Z); mi permesas al vi preni el miaj verkoj tiom, kiom vi volos (Z); kiom da kapoj, tiom da gustoj (Z); neniu scias tiom multe da historioj, kiel la dio de dormo (Z);
    1. vi faras por E. nur tion kaj nur tiom, kion kaj kiom vi volas (Z); lasu lin demandi tiom, kiom li deziras (Z); se ili laborus sur alia kampo tiom multe, kiom ili laboras por E. (Z); ĝi sciis pli ol la gardisto kaj preskaŭ tiom same, kiel mi (Z); (kun negacio) la Deklaracio devas celi ne tiom la E-istojn, kiom niajn kontraŭulojn (Z); Konfuceismo estas ne tiom religio, kiom filozofio; li estas jam sana, kaj ne tiom dank'al la medikamentoj, kiom dank'al honesteco kaj ordo (Z).
  • III- anoncanta konsekvencan subprop-on, kun la samaj du nuancoj:
    1. ĉu vi pensas, ke ni havas tiom da mono, ke ni mezuras ilin per buŝeloj? (Z); estis tiom da personoj en la salono, ke oni ne povis sin movi; mi havas tiom multe, ke mi ne bezonas ŝpari (Z);
    1. mi turmentas min tiom, ke al mi preskaŭ la sango elŝprucas el sub la ungoj (Z); altranĉadon mi iom scias, sed nur tiom ke mi povus altranĉi kolumon (Z).

    PMEG: [tabelvortojje -om]



    havi.

    Iel rilatitaj:

    apenaŭ grandx havx ke multx nur