testo

test/o

  1. [PSIKOLOGIO] Normigita tasko aŭ faro, kiun oni uzas por taksi per preciza metodo la kapablojn aŭ diversajn psikologiajn ecojn de ekzamenata subjekto: testo de ĝenerala inteligenteco, de memoro, de manlerteco; la Rorŝaĥa testo (projekcia testo, bazita sur la libera interpretado de inkomakuloj).
  1. Kompara elprovado de difinita varo kun norma specimeno, celanta doni informojn al la aĉetontoj.
  • testi (tr)
    Elmeti al testo: testi lernontojn, metilernantojn; testi kafpulvoron.
  • signifikancotesto
    [STATISTIKO] Statistika testo, kiu ebligas forĵeton de hipotezo.

    Iel rilatitaj:

    montrx