tendeno

*tenden/o

  1. [ANATOMIO] (tendo) Blankeca, fibreca muskolekstremaĵo, kiu alligas la muskolon plej ofte al osto: tial la Izraelidoj ne manĝas ĝis la nuna tempo la tendenon, kiu estas sur la artiko de la femuro (X).
  1. ŝnuro kuniganta la ekstremojn de pafarko: de siaj longaj haroj ŝi detranĉis la plej longan buklon kaj plektis al si el tio tendenon por la pafarko (Z).
  • aĥila tendeno, kalkanea tendeno
    [ANATOMIO] (tendo calcaneus (Achilles)) Dika tendeno de la kalkano, per kiu la suraj muskoloj ligiĝas al la kalkaneo.
  • tendenito
    [MEDICINO] Inflamo de tendeno.
  • tendenotomio
    Tranĉo de tendeno.

    tendeno


    Iel rilatitaj:

    Aĥilx bursx korpx krurx