talpo

*talp/o


[ZOOLOGIO] G. (Talpa) de preskaŭ blindaj mamuloj el la ordo de insektovoruloj, vivantaj fosante en la tero: blinda, kiel talpo; la talpo faris sian viziton en sia nigra velura pelto (Z).
  • talpa
    Rilata al talpo: talpa felo; (f) malestime ignorante la talpan laboradon de s-roj Couturat kaj K (io Z).
  • talpedoj
    Fam. (Talpidae) de insektovoruloj, al kiu apartenas miogalo kaj talpo.
  • talpejo
    Tuto de talpaj galerioj, elfositaj de talpo kun la teramaso, kiu rezultas el ĝia laborado: fari monton el talpejo (troigi la aferojn).

    talpo


    Iel rilatitaj:

    insektx okulx