svarmo

svarm/o

  1. Moviĝanta kaj interpuŝiĝanta, konstante renoviĝanta kaj ŝanĝiĝanta amaso: en la aero dancis sennombraj kuloj, svarmo apud svarmo (Z); kaj ĉirkaŭ ŝi puŝis sin svarmo da virinoj (Z); homa svarmo (Z); la gaja svarmo da multaj diverskolore flagitaj ŝipoj (Z); svarmo da glitveturiloj flugis en diversaj direktoj (Z); alvenis tuta svarmo da cignoj (Z); tien flugis la abelreĝino kun sia svarmo (Z).
  1. (f) Tre grandnombra amaso: oni ampleksas la sennombran svarmon de la steloj (Z); nekompetenta pri tiu svarmo da ĉiutagaj detalaĵoj (Z); svarmo da pensoj, da rememoroj.
  • svarmi (ntr) (1)
    1. Grandamase interpuŝe movetiĝi kaj skuetiĝi ĉiuflanken: sur la vasta palaca korto svarmis junuloj en uniformoj de universitataj studentoj (Z); la popolaj amasoj, svarmantaj sur la larĝaj trotuaroj (Z); multege da infanoj svarmis sur la stratoj; sur la maro svarmis ŝipetoj (B); rajdantaro svarmis en polva nebulo (B); centoj da formikoj svarmadis tien kaj reen (Z).
    1. (f) Esti tre multnombra: svarmas gazetoj ĉiuspecaj (Z); la malregulaĵoj svarmas en la naciaj lingvoj (Z); en la ĉielo svarmis la steloj (B); la rememoroj svarmas.
  • svarmado
    Agado de iuj svarmantaj: sur la vojo estis svarmado de homoj kaj bestoj.
  • eksvarmi
    Subite svarmi: elmontriĝis (el la fandita neĝo) verda placeto, kie tuj eksvarmis paseroj (Z); (analoge) kaj eksvarmos la Rivero per ranoj (X).
  • abelsvarmo
    Grupo de abeloj, entenanta unu reĝinon kaj milojn da laborantinoj, kiuj forlasis troloĝatan abelujon. SIN. esameno.

    svarmo


    Iel rilatitaj:

    abelx abundx bolx insektx nubx