suspekti

*suspekt/i (tr)

  1. Sen pruvo certa inklini akuzi pri io: suspekti iun pri ŝtelo (Z); tiele min suspekti, min, kiu estas la senkulpeco mem! (Z); vi ne suspektas la fidelulojn de la sola Dio, ke ili kredas je la sankteco de bestoj? (B).
  1. Akcepti la eblecon aŭ probablecon de io malbona: kie ĵuron vi aŭdas, malbonon suspektu (Z); oni suspektos ian kaŝitan kaŭzon, eble malpacon inter ni (Z); oni povos diri, ke la firmo pagas al mi pro iaj suspektataj celoj (Z).
  1. Duonkredi laŭ ŝajnoj, imagi sen granda certeco: li suspektis, ke oni volis lin trompi (B); oni suspektos, ke mi ne havas sufiĉe da kuraĝo, por defendi miajn ideojn (Z); ĝi ne suspektis, ke mi estas ĉi tie (Z); mi suspektis, ke vi estis venonta (Z); sen tiuj pomarboj oni neniam povus suspekti, ke tio estas ĝardeno (Z); la rozoj ne suspektis, ke ili estas belegaj (Z); neniu eĉ suspektis, kian gravan rolon ŝi iam ludis ĉi tie (Z).
    supozi.
  • suspekto
    Opinio de iu, kiu suspektas: veki suspekton; mi ne scias, kien la suspekton mi devas nun direkti (Z); suspekto pruvon ne egalas (Z); peza atmosfero, plena de atakoj kaj suspektoj (Z); ĝis la lasta momento ni ne havis eĉ la plej malgrandan suspekton, ke li havas ian kaŝitan intencon (Z); tio povus enkonduki nian aferon en suspekton ĉe la registaroj (Z).
  • suspekta
    Tia, ke oni suspektas ion malbonan: lia najbareco tuj estis por mi suspekta (Z); de kiam la afero ekŝajnis al vi suspekta? (Z); vi ĵetas sur min suspektajn aludojn (Z); mi trovas suspekta la aŭtentikecon de tiu dokumento.
  • suspektema
    Inklina suspekti: mi malamas suspektemajn edzojn (Z); sub la impreso de la leteroj de P. kaj G. mia suspektemeco malaperis (Z).
  • suspektigi
    Fari iun aŭ ion suspekta: lia mensogo tuj suspektigis lin pri la murdo.
  • suspektinda
    Tia, ke li, ŝi, ĝi meritas esti suspektata: la konduto de s-ro de Beaufront ŝajnas al mi tre suspektinda (Z); por ke oni ne vidu en tio ion suspektindan (Z); suspektinda silento (B).
  • nesuspektebla
    Tia, ke oni ne povas suspekti lin, ŝin aŭ ĝin: la edzino de Cezaro devas esti nesuspektebla.
  • sensuspekte
    Sen ia suspekto, fidante.

    suspekti

    REVO: [suspekti]
    Aresti suspektaton.Zorge esplori la aferon antaŭ ol suspekti iun.
    antaŭflari.antaŭgarda.antaŭjuĝo.antaŭtimo.certa.diskredito.dubema.dubo.ekkompreni.elflari.kompreneti.kredi.malfido.malkonfidi.malkonfido.nekredanta.nekredema.pironismo.Pirono.preventa.pruvo.senkreditigo.skeptika.supozi.timida.timo.
    esplori. justico. krimo. pruvi.

    Iel rilatitaj:

    aha! esplorx justicx konjektx krimx pruvx rigardx scix