surda

*surd/a

  1. [MEDICINO] Tute ne posedanta, aŭ posedanta tre malfortan kapablon aŭdi: parolu pli laŭte, ĉar li estas surda; esti surda je la dekstra orelo; surda kiel trunko, kiel puto; (analoge) li estas surda al la muziko, al la vortharmonio.
  1. Ne volanta aŭskulti, ne lasanta sin konvinki: resti surda al ies peto (Z); virino bonorda estas muta kaj surda (Z); (f) la surda neceseco (Z).
  1. Malsonora, malakuta: surda voĉo (Z); al miaj ĝemoj nur per surdaj tonoj respondas la ondegoj (Z); sufiĉe! interrompis surde la princo (B); (f) surda malamo(B).
    obtuza.
  • surdeco
    Stato de iu, io surda.
  • surdigi
    1. Fari surda 1: la influenco surdigis la knabon (B).
    1. (f) Suferigi pro troa laŭteco: parolu malpli forte, mi petas, vi surdigas min.
    1. Fari surda 3: surdigi bruon.
  • surdiĝi
    Iĝi surda: iliaj oreloj surdiĝis (X).
  • surdulo
    Homo surda: ne malbenu surdulon (X); (f) en tiu tago la surduloj aŭdos la vortojn de la libro (X); prediki al surduloj.


    Esti surda al muziko. Esti surda je la dekstra orelo, kiel trunko, kiel puto. Havi muziksurdajn orelojn. Muta kaj surda de la naskiĝo. Prediki al surduloj. Resti surda al ies peto. surda kiel trunko.
    aŭdanta. dampilo. kripla. kriplulo. laŭta. malamo arda, surda. maljuna. mallaŭta. malpreciza. malsonora. muta. obstine senceda. resti surda, ignori.
    aŭdi. demandi. kompreni. krii. muziko. orelo. paroli. peti. sana. senso. voĉo. voki.

    Iel rilatitaj:

    akutx aŭdx demandx komprenx krix muzikx orelx parolx petx sanx sensx sonorx vokx voĉx