sufikso

*sufiks/o


[LINGVOSCIENCO] Afikso, kiu, metite post semantemo, modifas ties sencon, ekz. -et, -eg, -aĉ.
prefikso, infikso.
  • sufiksa
    Rilata al sufikso: sufiksa derivado.
  • sufiksoido
    En E. morfemo, kiu, uzata kiel sufikso, ebligas formi vortojn semantike diferencajn de la morfemo, uzata kiel rad. (ekz. ul, ist, ej, ar...).
  • pseŭdosufikso
    Vortfino, ofte devenanta el greka rad. , aŭ prezentanta nacilingvan suf-on, kiu similas la finaĵojn aŭ sufiksojn de E.: kelkaj samideanoj forte malaprobas la uzadon de vortoj kun pseŭdosufiksoj 'cio', 'toro' ktp (Z).

    sufiksx


    Iel rilatitaj:

    -a -ac -ad -adien -al -an -anc -ant -ar -at -ator -az -aĉ -aĵ -ej -ig -iĝ -ĉj afiksx ĉj