subjektiva

subjektiv/a (2)

  1. [FILOZOFIO] Apartenanta, rilata al la konscianta, perceptanta aŭ pensanta subjekto kontraste al la eksteraj aŭ realaj aferoj, al la objekto.

RIM. 'subjekta' pli taŭgas en tiu signifo (Vd subjekto 2).
  • 2 Varianta laŭ la animstato, humoro, gustoj, vidpunktoj de unu persono: la subjektivaj simptomoj pleje estas karakterizaj (Z); tia kritiko estas pure subjektiva, sekve ne havas ĝeneralan valoron.
    objektiva, senpartia.
  • subjektiveco
    Eco de iu, io subjektiva 2.
  • subjektivismo
    Doktrino, laŭ kiu ni ne ekkonas la objektojn, kiaj ili estas en si mem, sekve ne ekzistas objektiva kriterio de vereco.
  • subjektivisto
    Adepto de subjektivismo.

    Iel rilatitaj:

    estx