stomako

*stomak/o

  1. [ANATOMIO] (stomachus) La plej vasta kaj ĉefa parto de la nutrokanalo; kava viscero, situanta inter la ezofago kaj la maldika intesto kaj provizita per specialaj glandoj: la stomako komenciĝas ĉe la kardjo kaj finiĝas ĉe la piloro; lia stomak' murmuris pro malsato (Z).
    gastro.
  1. [ZOOLOGIO] Analoga organo de bestoj: la stomako de la remaĉuloj konsistas el kvar fakoj (rumeno, centipelio, omaso kaj abomaso).
  1. Tiu parto, simbolanta la homon el la vidpunkto de ties nutriĝo: ĉe vesto velura suferas stomako (Z); plena stomako laŭdas la faston (Z); malsata stomako orelon ne havas (Z); sata stomako ne lernas volonte (Z); la stomakproblemo.
  • stomaka
    Rilata al stomako: stomaka suko, perturbo; stomakaj acidaĵoj; stomaka tubo (sondilo).
  • stomakaĵo
    [KUIRARTO] Stomako de besto, uzata kiel manĝaĵo aŭ kiel ujo por la manĝotaĵo dum la kuiro: bovstomakaĵo, skota ŝafstomakaĵo (hagiso).
  • enstomakigi
    Enmeti tra la buŝo en la stomakon.
  • faldostomako
    [ZOOLOGIO] Omaso.
  • maĉostomako
    [ZOOLOGIO] Tiu parto de la stomako ĉe kelkaj animaloj, kiu estas provizita per malmolaj aĵoj, helpantaj mueli la nutraĵojn: [KUIRARTO] rostitaj maĉostomakoj (de birdoj).
  • retostomako
    [ZOOLOGIO] Centipelio.

    stomako


    Iel rilatitaj:

    abomasx acidx apepsix borborigmx brustx buŝx centipelix korpx manĝx satx ĉimx