stifto

stift/o

  1. Metala vergeto, uzata por kunfiksi du pecojn: duobla, fendita, elasta stifto.
  1. Metala peceto, kiu en sistemo akso/lagro malhelpas la relativan rotacion aŭ ŝoviĝadon.
  • alĝustiga stifto
    Cilindra stifto, uzata por certigi la relativajn poziciojn de pecoj en kunmetado.
  • stifta
    Rilata al stifto: dustifta ampolsoklo.
  • stifti (tr)
    Kunigi per stifto: stifti radon sur akso.
  • malstifti
    Detiri stifton: li malstiftis la grenadon.
  • agordostifto
    ŝtala stifto, sur kiu estas volvita la kordo de piano, klaviceno ks, kaj kiun oni turnas por agordi.
  • aksostifto
    Stifto, ĉirkaŭ kiu pivotas peco.
  • sekurstifto
    Stifto, servanta kiel sekurigilo ĉe la kunigo de maŝinelementoj.
    kejlo, najlo, nito.

    Iel rilatitaj:

    bajonetx boltx dentx