stampi

*stamp/i (tr)

  1. Fari kavan aŭ reliefan markon sur io, frapante per gravurita matrico: stampi medalon, monerojn; (f) dornoj stampas per vundoj nian bruston (K).
    cizeli, pregi.
  1. Fari karakterizan, plejofte oficialan markon per grasa inko sur dokumento, akto ks, frapante per ligna aŭ kaŭĉuka stampilo: zorgu, ke oni stampu viajn rabatilojn ĉe la stacidomo; stampi sian adreson sur la koverto; stampita notaria paperfolio.
  1. (f) Estigi en la psiko aŭ konduto de iu daŭran kutimiĝon: stampi ion en sia memoro.
  1. (f) Karakterizi ion: ŝia delikateco kaj ŝia kostumo stampis ĝin per profunda disonanco kun la fono (B) (medio); ilia propagando estas stampita per bonega organizado kaj metodo.
  • stampo
    Ago stampi kaj ties rezulto, t.e.:
    1. Marko: nobeleco estas la ora monero, kiu portas sian valoron en sia stampo (Z); paketo kun la stampo de la dogano; se aperos ia verko kun la stampo de la Lingva Komitato (Z).
    1. Karakterizaĵo: lia tuta politiko portas la stampon de perfido kaj mensogo; homo kun tiu stampo, kiun donas la longaj rilatoj kun la altaj klasoj de la societo (B).
  • stampado
    Agado de iu, kiu stampas: stampado de la oficialaj dokumentoj, de arĝentaj tasoj.
  • stampilo
    Ilo por stampi: stampilo por ledo, metalo, papero.
    sigelo.
  • stampomaŝino
    Maŝine, kontrolata de la poŝtoficistoj kaj ebliganta al granda firmo surpresi mem sur la kovertoj la koston de la afrankoj.
  • antaŭstampita
    (pp poŝtmarko) Portanta nuligstampon antaŭ ol vendiĝi, por faciligi la traktadon de presaĵoj kaj similaj grandkvantaj sendaĵoj.
  • brulstampi
    Stampi markon per arde ruĝa ferstampilo: brulstampi bovojn; iam oni brulstampis la punlaborulojn.
  • datstampilo
    Speciala stampilo, kiu surpresas la daton.

    stampx


    Iel rilatitaj:

    adresx antaŭ orx