specifi

specif/i (tr) (Z)


Nome esprimi, detale difini; precize mencii: specifi la reciprokajn rajtojn en kontrakto; la leĝo ne povas specifi ĉiujn specojn de delikto; li specifis, ke la konstruaĵo estu el ŝtonoj kvadrataj.
  • specifa
    Havanta ecojn, karakterizajn de nur unu speco, fako, skolo ks: la specifa stilo de pentristo; la specifaj formoj de unu klaso de bestoj; la beleco de la hebreinoj havas karakteron specife kortuŝan (Z); [MEDICINO] specifa malsano, medikamento; la mikrobo specifa de la pesto; [FINANCO] specifaj doganpagoj (postulataj laŭ la kvanto, ne laŭ la valoro); [FIZIKO] specifa maso, pezo (kvociento de maso aŭ pezo per volumeno); specifa varmo (necesa por altigi je 1°C la temperaturon de unu gramo el substanco).
  • specifo
    [KOMERCO] Priskribo de la ecoj postulataj por certa liverado.
  • specifaĵo
    Specifa medikamento.

    Iel rilatitaj:

    rigardx