sireno

siren/o

  1. [MITOLOGIO] Fabela virinkorpa monstro, kies krurojn anstataŭis fiŝa vosto kaj kiu allogis per sia kanto la ŝipveturantojn, por pereigi ilin sur rifoj: Uliso kaj la sirenoj; ŝi en la riveron falis, ŝiaj vestoj sin disetendis kaj kvazaŭ sirenon ŝin ankoraŭ portis (Z); (f) tiu forlogis min per sia sirena kanto (Z).
  1. Alloga senkora koketulino.
  1. [TEKNIKOJ] Laŭtega avertilo, ĉe kiu la sono estas produktata per trablovo de aerfluo tra truaj diskoj, kaj kiu estas uzata sur ŝipoj, en fabrikoj, por kontraŭaviadilaj alarmoj ks.
  1. [ZOOLOGIO] Ano de sirenoj.
  • sirenoj
    [ZOOLOGIO] Ordo (Sirenia) de herbomanĝantaj mamuloj, vivantaj en akvo ĉe marbordo aŭ en riveroj kaj lagoj, kun balensimila vosto, sed kun plataj dentoj, parencaj al la elefantoj, kaj al kiu apartenas manato kaj dugongo.

    sireno

    REVO: [sireno] (manato, dugongo) Fabela virinkorpa monstro. fiŝa vosto. kanto. laŭtega avertilo, fajfilego. mamulo. senkora koketulino.
    aŭdi. mitologio. monstro zoologio.

    Iel rilatitaj:

    aŭdx mitologix monstrx zoologix