signalo

*signal/o

  1. Interkonsentita signo, uzata por komuniki de malproksime averton, ordonon, informon: kaŝita en arbetaĵo mi atendos de vi signalon (X); kun ŝnuro ĉirkaŭ la kolo marŝi al tombo, kaj subite la signalo de la libereco! (Z); (frapinte la manplatojn) tio estas la signalo, pri kiu mi interkonsentis kun Klaŭdino (Z); (ĉe la telefono) signalo de okupiteco; (telefonio) horindika signalo; agorda signalo de radiostacio (por ebligi la agordadon de la riceviloj); fervojaj signaloj; antaŭa signalo; aŭda, vida signalo; signalo de senhelpeco (de dronanta ŝipo).

RIM. La 'signo' devas esti klarigata de la inteligenteco, la 'signalo' devas estigi reflekson.
  1. [ŜIPOJ] ĉiu el la konstruoj aŭ objektoj, starigitaj por montri al la ŝipoj danĝerajn punktojn, rifojn; rokojn, pasejon ks.
  1. [GEODEZIO] Naturaj aŭ artefaritaj kulminoj, kiuj servas por fari la trianguladon de regiono aŭ indiki vojliniojn.
  1. [ELEKTRO] ŝanĝoj, farataj en la valoro de elektra tensio ks, ĝenerale por transsendi informojn en elektronika cirkvito aŭ telekomunikado.
    bruo.
  • signala
    Tia, ke ĝi signalas: signala fajro, lumo.
  • signali (tr)
    Anonci per signalo: ruĝa lumo signalas halton; oni signalis per kanono la alvenon de la nova jaro (Z); la trajno estas signalita.
  • signalado
    Ago de iu, kiu signalas.
  • signalaro
    Kodo de signaloj.
  • signalejo
    Stacio de signalado por ŝipoj, ĉe marbordo.
  • signalilo
    [FERVOJO] Masto aŭ alia subportaĵo, ekipita per moveblaj brakoj (diskoj) kun lanternoj aŭ per diverskoloraj elektraj lampoj por signali tage kaj nokte: la fervojaj signaliloj indikas per pozicio de brakoj (diskoj) aŭ per diverskoloraj signallumaj, ĉu la trako estas libera aŭ ne.
  • signalisto
    Persono, soldato, ŝipano trejnita al signalado.
  • signalizi
    Provizi vojon teran, riveran aŭ maran per la signaloj utilaj, por fari la veturadon senhezita kaj sendanĝera.
  • avertsignalo
    ĉia signalo, uzata por averti pri danĝero: fajfa avertsignalo de lokomotivo; hupa avertsignalo de aŭto.
  • lumsignaloj = trafiklumoj.
  • veksignalo
    Trumpeta signalo de vekiĝo en kazerno ks.
  • voksignalo
    [TELEKOMUNIKOJ] Optika aŭ akustika signalo por atentigi abonanton pri alvoko. [VIDU] voksigno.

    signalo


    Iel rilatitaj:

    alarmx avertx balzx baŭdx brux elektronikx havenx montrx vagonx