ses

*ses

  1. Numeralo, esprimanta la nombron post 5 en la serio de la entjeroj (6, VI): dum ses tagoj la Eternulo kreis la ĉielon kaj la teron (X); en ses tagoj mi ĉion finos.
    heksa/.
  1. Nomo de la cifero 6.
  • sesa
    Vicmontra numeralo, signifanta, ke la koncernataĵo venas post kvin antaŭaj: la sesa volumo; Georgo la Sesa; la sesan de Januaro.
  • sese
    En la sesa loko (de elnombrado).
  • seso
    1. Aro de ses aferoj aŭ personoj.
    1. La nombro aŭ la cifero 6: ne intermiksu viajn sesojn kun la kvinoj.
  • sesobla
    1. Prezentanta nombron aŭ kvanton, kiu rilatas al la antaŭa kiel ses al unu: sesobla rento.
    1. Konsistanta el ses partoj: sesobla jungitaro.
  • sesoble
    En sesobla maniero: sesoble pli alta; sesoble tri estas dek ok.
  • sesono
    ĉiu el la ses egalaj partoj de tuto.
  • sesopo
    Grupo de ses aferoj aŭ personoj: sesope oni trairas la tutan mondon (B).
  • sesteto
    1. Verko por ses voĉoj aŭ ses instrumentoj.
    1. Grupo de ses personoj, kiuj kantas aŭ ludas tian verkon.
  • sescent
    Sesoble cent: la konsilio de la sescent; en la sescenta jaro (X).
  • sesdek
    Sesoble dek (60, LX): sesdek minutoj faras unu horon (Z); sesdek paĝoj; sur la sesdeka paĝo; la alia donis frukton, jen centoble, jen sesdekoble (N).
  • sesdeknaŭ (um)i
    (fm) Reciproke leki k/aŭ suĉi voluptocele la seksajn organojn.
    frandzi, midzi.
  • sesfoje
    Ses fojojn: sesfoje ripetita rimo.

    PMEG: [nombroj]


    dimensio. kalkuli. kvanto. matematiko. mezuri. nombro. ordo. pli. prezo.

    Iel rilatitaj:

    dimensix kalkulx kvantx matematikx mezurx nombrx ordx pli prezx