seruro

*serur/o

  1. Aparato, servanta por ŝlosi pordon, keston ks, konsistanta ĉefe el lango, kiu fiksiĝas en buŝo, kaj postulanta specialforman ŝlosilon, por ĝin manovri: teni sub seruro (Z); tio, kio estas tenata kaŝite malantaŭ seruro kaj riglilo (Z); rigardi tra la serurtruo; seruro gardas kontraŭ stelo (Z); (f) kontraŭ tiuj argumentoj ili fermadis sian cerbon per la plej fortikaj seruroj (Z).
    klinko, manilo.
  1. (G) ŝovebla kulaso de pulvopafilo.
  • seruristo
    Metiisto, kiu faras, almetas aŭ riparas serurojn.
  • serurbuŝo
    Speco de metala skatoleto aŭ ingo, fiksita ĉe la fosto de pordo, por ricevi la langon de la seruro, kiam la pordo estas ŝlosata.
  • serurlango
    Unu el la ŝoveblaj pecoj de seruro, ĝenerale provizita per risorto.
  • pendseruro
    Demetebla seruro, kun lango en formo de duoncirkla stango, kiu fikstenas la fermotan objekton, enigante en du ringonajlojn.
  • ŝaltoseruro
    Sekureca ŝaltilo, manovrata per ŝlosilo, kaj kiu ofte ankaŭ rolas mekanike por rigli protektendajn pecojn: ŝaltoseruro de komputilo; la ŝaltoseruro de aŭto rolas ankaŭ kiel startigilo.

    seruro

    Esprimoj:

    igardi tra la serurtruo
    seruro gardas kontraŭ ŝteloZ;

    Kelkaj kunmetaĵoj:

    pendseruro, serurbuŝo, seruristo, serurlango, ŝaltoseruro

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:

    Aparato servanta por fermi pordon aŭ keston per ŝlosilo
    anso
    klinko
    manilo
    ciferkombinaĵo
    sekura

    Rilatitaj vortoj:

    Bildvortaro


    293-01 -37 : seruristejo, serurista laborejo
    293-01 : benda fajlomaŝino
    293-02 : fajlobendo
    293-03 : split-forblovilo
    293-04 : ŝlifmaŝino
    293-05 : ŝlifdisko
    293-06 : ŝirmokovrilo
    293-07 : seruristo (ekz. maŝinseruristo, konstruseruristo, ŝtalkonstrukta seruristo, serur- kaj ŝlosilfaristo; pli frue ankaŭ artseruristo), metalkonstruisto ĉe veldado
    293-08 : ŝirmomasko
    293-09 : supertuto
    293-10 : ŝirmoganto
    293-11 : sekurŝuo
    293-12 : veldostablo
    293-13 : fajreroj
    293-14 -17 : paralela vajco
    293-15 : makzelo
    293-16 : mandreno
    293-17 : turnostango
    293-18 : laborpeco, laboraĵo
    293-19 : stablo
    293-20 : fajlilo (specoj: kruda, glatiga, finglatiga fajliloj)
    293-21 : ŝirmokulvitroj
    293-22 : tenajlovajco
    293-23 : mufloforno (hardforno), gasa forĝoforno
    293-24 : gasaldukto
    293-25 : krankborilo
    293-26 : truarbloko (matricbloko)
    293-27 : arkosegilo
    293-28 : manvajco
    293-29 : serurista martelo
    293-30 : kruca ĉizilo
    293-31 : plata ĉizilo
    293-32 : plata fajlilo
    293-33 : kanelo de fajlilo
    293-34 : ronda fajlilo (ankaŭ: duonronda)
    293-35 : ŝraŭbingila turnostango
    293-36 : alezilo
    293-37 : ŝraŭbigila turnostango
    293-38 : ŝlosilo
    293-39 : ŝlosiltigo
    293-40 : ŝlosilanso
    293-41 : ŝlosillango
    293-42 : pordoseruro (morteza seruro)
    293-43 : serurplato
    293-44 : serurlango
    293-45 : riglohoko
    293-46 : serurriglilo
    293-47 : ŝlosiltruo
    293-48 : riglilogvida stifto
    293-49 : hokretira risorto
    293-50 : langmovilo kun kvadrata truo
    293-51 -54 : cilindra seruro
    293-52 : serurcilindro
    293-53 : risorto
    293-54 : bloka stifto
    293-55 : sekurŝlosilo (plata ŝlosilo)
    293-56 : ĉarniro
    293-57 : angula pordhokingo
    293-58 : rekta pordhokingo
    293-59 : ŝovkalibrilo, ŝovmezurilo
    293-60 : interspac-mezurilo
    293-61 : profundmezurilo
    293-62 : verniero
    293-63 : hareĝa liniilo
    293-64 : mezurortilo
    293-65 : kubutborilo
    293-66 : spirala borpinto
    293-67 : borkanelilo, ŝraŭbingilo
    293-68 : ŝraŭbigaj makzeloj
    293-69 : ŝraŭbilo, ŝraŭbturnilo
    293-70 : Skrapilo (ankaŭ: trieĝa skrapilo)
    293-71 : punktilo, punktostampilo
    293-72 : ladotruilo
    293-73 : plata tenajlo
    293-74 : levilartika pinĉtenajlo
    293-75 : tubtenajlo
    293-76 : tranĉtenajlo

    Iel rilatitaj:

    ansx aparatx buŝx ciferx domx fermx klinkx manx pordx sekurx ĉifrx ŝlosx