sepsa

seps/a

  1. Tia, ke ĝi povas kaŭzi inflamon, infekton aŭ putradon: sepsa medio.
  1. Karakterizanta la akcidentojn, kaŭzatajn de la mikroboj kaj iliaj toksinoj.
  • sepsaĵo
    Sepsa substanco, mikrobo ks.
  • sepseco
    Eco de io sepsa.
  • sepsemio
    Kn de la afekcioj, kaŭzataj de la dissemiĝo, en la organismon kaj pere de la sango, de infekto, kiu evoluas sen loka reago.
  • antisepso (Z), kontraŭsepso
    Metodo, laŭ kiu oni detruas la infektantajn mikrobojn per kemiaj substancoj, tiele kontraŭante aŭ preventante la sepsajn aŭ infektajn malsanojn, kiel en medicino, tiel en kirurgio.
  • antisepsi (tr)
    Pritrakti per antisepso.
  • antisepsa (Z)
    1. Bazita sur la antisepso.
    1. Kapabla detrui la infektantajn mikrobojn; kontraŭmikroba, senmikrobiga.
      asepsa.
  • antisepsaĵo
    Antisepsa substanco.

    sepsa


    Iel rilatitaj:

    antisepsx antraksx asepsx sangx