satureo

sature/o


[BOTANIKO] G. (Satureja el lamiacoj) de tre aromaj plantoj-unujaraj herboj kaj precipe arbustetoj-kun kontraŭe duopaj, mallarĝe lancetformaj folioj kaj kun malgrandaj floroj blankaj, rozaj aŭ purpuraj, ne okulfrape dulipaj; ĉ. 30 sp-oj el la mezvarmaj kaj varmaj regionoj, la du sekvaj kultivataj por medicino kaj spicaĵo:
  • ĝardena satureo
    (S. hortensis), el SE Eŭropo, unujara herbo;
  • monta satureo
    (S. montana), el S Eŭropo, daŭrafolia arbusteto.

    satureo


    Iel rilatitaj:

    arbx florx