sambuko

*sambuk/o


[BOTANIKO] G. (Sambucus el kaprifoliacoj) de falfoliaj plantoj-arbustoj kaj unu plurjara herbo (
ebulo)-kun kontraŭe duopaj, plume kunmetaj folioj, kun umbelformaj infloreskoj el malgrandaj, blanketaj, flavetaj aŭ rozetaj floroj kaj kun beroj; 9 sp-oj el la mezvarmaj kaj subtropikaj regionoj, pluraj pororname kultivataj, i.a.:
  • blua sambuko
    (S. caerulea), el NU Ameriko, tufarbusto kun blue nigraj beroj bluete prujnumaj.
  • grapola sambuko
    Ruĝa sambuko.
  • herba sambuko
    Ebulo.
  • nigra sambuko
    (S. nigra), el Eŭropo, U Azio kaj N Afriko, trunkarbusto kun junaj ŝosoj enhavantaj abundan, blankan medolon, kun kreme blankaj floroj en grandaj umbelformaj cumoj, uzataj sekigitaj por ŝvitiga infuzaĵo, kaj kun beroj (drupoj) maturstadie nigraj, uzataj i.a. por kontraŭtusa siropo kaj por konfitaĵo.
  • ruĝa sambuko
    (S. racemosa), el Eŭropo kaj U Azio, kun tre ruĝaj beroj, uzataj en la fabrikado de brando kaj konfitaĵo, kaj kun ruĝeta ŝelo. SIN. grapola sambuko.

    sambuko


    Iel rilatitaj:

    arbx ebulx