ruso

*rus/o


Ano de slava gento, loĝanta precipe en Rusio: la personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo, ekzemple rusoj aŭ poloj (Z).
  • rusa
    Rilata al rusoj aŭ al Rusio: la rusa alfabeto, lingvo, arto, poezio; la rusa registaro.
  • ruse
    1. Laŭ rusaj kutimoj.
    1. En la rusa lingvo: vi eble miros, ke mi parolas al vi ne ruse, sed esperante (Z).
  • rusigi
    Trudi la rusan civilizacion, lingvon ks: la caroj senlace provis rusigi la polojn.
  • rusismo
    Aparta moro aŭ parolmaniero, karakteriza de la rusoj.
  • Rusio, Rusujo, Ruslando
    1. [GEOGRAFIO] Lando en E Eŭropo, inter Karpatoj kaj Uralo, la Blanka kaj la Nigra Maroj.
    1. [HISTORIO] Imperio entenanta la Eŭropan Ruslandon, Siberion kaj aliajn landojn (Peterburgo, 30°18'E, 59°55'N): la imperiestra kortego de Rusujo (Z); ĝi ne restos sen utilo por la E-ismo en Ruslando (Z).
    1. [POLITIKO] Federacia regno, entenanta rusion kaj diversajn aliajn landojn (89 respublikojn kaj regionojn) (Moskvo).
      Sovet-Unio.
  • Ruslanda
    Rilata al Ruslando: Ruslanda konferenco (Z); volu diri, ke mi nomas min Ruslanda hebreo (Z).
  • Ruslandano, rusiano, *rusujano
    Regato de Rusio 2 aŭ civitano de Rusio 3 (ne nepre ruso): la kongreson mi salutas duoble: kiel E-isto kaj kiel Ruslandano (Z).
  • blankruso = beloruso.

    ruso

    REVO: [ruso]

    beloruso (blanktruso).Eŭropo.Karpatoj.Moskvo.Nigra Maro.norda Azio.orientslava etno.Peterburgo.Rusio.Ruslanda Federacio.Ruslanda Imperio.ruslanda.ruslandano.rusuja.rusujano.Rusujo.Siberio.slavo.Sovet-Unio.Uralo.


    lando.

    Iel rilatitaj:

    Astraĥanx Azix Cirilx Dagestanx arŝinx bojarx bolŝevismx burjatx burkx carx landx ĉerkesx ĉervoncx ĉeĉenx ĉuvaŝx