rubando

*ruband/o

  1. Longa, mallarĝa teksaĵo el silko, kotono, lano ks, uzata i.a. kiel ornamo: ŝi nodis malantaŭ si la rubandojn de sia antaŭtuko; la fuko, kiel tolaj rubandoj (Z); bala kapvesto el interplektitaj rubandoj; banto el rubandoj; bukedo ligita per rubando.
    bendo, galono, kokardo, pasamento, strio.
  1. Peco el tia specialkolora teksaĵo, portata kiel rekonilo, atesto de aparteneco al klubo, signo de ordeno ks: li havis la rubandojn de sia aristokrata lernejo; ordenaj rubandoj (Z); la Blua Rubando (ordeno de la Krurzono; f: signo de plejeminenteco).
  1. Longa, mallarĝa, paralelranda peco el supla materialo: rubando el ŝtalo; akvolilio, al la fundo alkroĉita per longa verda rubando (Z); la cignoj ŝvebis unu post la alia, tio aspektis kiel longa blanka rubando (Z).
    bendo, lameno.
  • rubandeto
    Mallarĝa rubando: du rozaj rubandetoj flirtis de tempio (G); abundaj harligoj, inter kiuj iufoje per roza aŭ blua koloro brilis ia rubandeto (Z).
  • ĉapelrubando
    Rubando ĉirkaŭanta la bazon de ĉapelo.
  • eĝrubando
    Pli-malpli dika rubando, uzata por fortikigi kaj ŝirmi la eĝon de ŝtofo, jupo, mateto, tapiŝo ks.
  • flagrubando (Z)
    Peco de rubando kun difinitaj koloroj, fiksita ĉe unu fino kaj libere ondanta ĉe la alia: en la internacia signalaro flagrubandoj montras la ciferojn.
  • inkrubando
    Rubando, trapenetrita de inko, kaj metata inter la tipoj kaj la papero en skribmaŝino.
  • izolrubando
    [ELEKTRO] Adhera rubando por izoli dratojn.
  • kartoĉrubando
    Strio el ŝtofo aŭ el metala artikigita bendo, sur kiu estas fiksitaj kartoĉoj, uzata por la ŝargado de maŝinpafiloj.
  • mezurrubando
    Laktola mezurbendo, uzata de tajloroj, kudristinoj ks.
  • ŝtrumporubando
    Krurzono.

    rubando


    Iel rilatitaj:

    baltex bandaĝx banderilx bendx buklx vestx ŝtrumpx