rezignacio

rezignaci/o (3)


Stato de iu, kiu akceptas sen protesto tion, kio ne povas esti ŝanĝita, kaj kiu submetas sin sen plua plendo al la neeviteblaĵo: en lingvo natura ĉiu eĉ plej granda efektiva malbonaĵo estas akceptata kun plena kontenteco aŭ rezignacio (Z); lia rezignacio antaŭ la ruiniĝo kaj la mizero estis admirinda.
fatalismo.
  • rezignacie
    Kun rezignacio: suferi rezignacie maljustan kondamnon; atendi rezignacie la morton (Z).
  • rezignacii (ntr)
    Toleri, ne provante ŝanĝi la aferojn: ha, mi nun rezignacias, ĉar mi vidas plu nenian rimedon (Z).

    Iel rilatitaj:

    opinix