revolucio

revoluci/o (1)

  1. Subita, ordinare per eksterleĝaj rimedoj plenumata ŝanĝo, kiun pli-malpli granda nombro da samcelanoj okazigas en la politika reĝimo de lando aŭ en la registara personaro: sanga, paca, parlamenta revolucio; palaca revolucio (per intrigoj inter la korteganoj aŭ registoj); sufoki revolucion en la sango; triumfigi revolucion; la angla (1688), franca (1789), rusa aŭ oktobra revolucio (1917); ĉar pro la revolucio en nia lando (en 1905) mi ne povos partoprenadi [...] (Z).
    puĉo, ribelo, ŝtatrenverso.
  1. Subita, profunda ŝanĝiĝo en la irado de afero: la ekonomia revolucio de la 19a jc en Eŭropo; struktura revolucio en la industriego; la kolorfilmo estis vera revolucio en la kinoarto; plej grandaj elpensoj ne faros en la vivo de la homaro tian bonfaran revolucion, kian faros la enkonduko de lingvo internacia (Z).
    evoluo.
  • revolucia
    Rilata al revolucio: revolucia spirito, partio, periodo; (f) revoluciaj procedoj.
  • revolucii (tr)
    Fari revolucion en: lia aresto revoluciis la tutan urbon.
  • revoluciismo
    [POLITIKO] Koncepto, laŭ kiu la starigo de pli justa reĝimo en la socio povas okazi nur per radikala forigo de la ekzistantaj institucioj.
    reformismo.
  • revoluciisto, revoluciulo
    Homo, kiu partoprenas en aŭ agitas por revolucio.

    revolucix


    Iel rilatitaj:

    Decembrx bolŝevismx formx respublikx ĉapx