reprezenti

*reprezent/i (tr)

  1. Laŭkomisie anstataŭi iun en la plenumado de ties taskoj aŭ rajtoj: ambasadoro reprezentas sian regnon kaj deputito siajn elektintojn; se unu persono povas reprezenti multajn, tiam la voĉdonado fariĝos tro komplika (Z); ni devas permesi al li reprezenti ne sole unu grupon, sed ankaŭ diversajn (Z); la reprezentantoj de la popolo; (f) mi vidas grandan nombron da amikoj, kiuj reprezentas per si preskaŭ ĉiujn landojn de la tera globo (Z).
  1. Vojaĝi kaj komerci en la nomo de iu firmo: li reprezentas firmon Hachette; komerca reprezentanto.
  • RIM. Kvankam la U.V. montras tiun vorton kiel kunmetitaĵon el 're' kaj 'prezent', la senco estas tiel malproksima de la senco de 'prezent', ke ŝajnas pli ĝuste trakti 'reprezent' kiel apartan rad-on.
  • reprezenta
    Rilata al reprezentado: reprezenta reĝimo.
  • reprezento
    Ago reprezenti.
  • reprezentado
    1. Agado de tiu, kiu reprezentas: preni sur sin la reprezentadon de heredantoj.
    1. Maniero kiel iu estas reprezentata: la nacia reprezentado en la internacia kortumo; projekto pri rajtigita reprezentado de la E-istoj; sistemo de majoritata, de proporcia reprezentado.
  • reprezentato
    1. Tiu kiu estas reprezentata de alia persono.
    1. [LINGVOSCIENCO] Vorto, kiun pronomo anstataŭas en sekvanta prop.: en la frazo 'homo, kiu tiel agas, estas krimulo', la vorto 'homo' estas la reprezentato de la rimo 'kiu'.
  • reprezentigi
    Fari, ke iu reprezentu alian personon: la reĝo reprezentigis sin per sia ĉefministro.
  • reprezentiveco
    Kapablo reprezenti: agnoski, kontesti la reprezentivecon de persono, komitato.

    reprezentx


    Iel rilatitaj:

    adjunktx agenturx agentx ambasadorx delegx deputx nomx prezentx respublikx spegulx