rafano

*rafan/o

  1. G. (Raphanus el brasikacoj) de unu- kaj du-jaraj herboj, kun folioj grandparte en baza rozeto, lobaj aŭ plume duondividaj, kun grapolo el blankaj, purpuraj aŭ flavaj floroj kaj kun longa, nedehiska silikvo; 3 sp-oj el Eŭropo kaj Azio.
    rafanistro.
  1. [KOMUNUZO] Kultiva rafano.
  • kultiva rafano
    Sp. de rafano (R. sativus) kun manĝebla radiko dika, tubera, ekstere diverskolora, interne blanka, globa aŭ longforma.
  • rafaneto
    Vario de rafano (R. sativus var. s.), kun radiko malgranda, diversforma (globa, plata, preskaŭ cilindra), unu- aŭ du-kolora (ruĝa, blanka, malofte flava); plej multe kultivata var. en Eŭropo, mankata kruda kiel antaŭmanĝaĵo: ili staris tiel dense, kiel rafanetoj en fasko (Z).
  • granda rafano
    Varia de rafano (R. sativus var. niger), kun granda radiko glob- aŭ long-forma (ĝis 35 cm longa), blanka, ruĝa, nigra (nigra rafano), pli malofte flava, manĝata kruda kaj medicine uzata.
  • Hindia rafano
    Vario de rafano (R. sativus var. mougri, SIN. var. indicus), el U Hindio, Srilanko, Javo kaj Sumatro, kun ŝpinilforma radiko, malofte manĝata, sed kun grandaj silikvoj (ĝis 25 cm longaj) karnaj kaj spicaj, manĝataj krudaj aŭ kuiritaj;
  • Japania rafano
    (R. sativus var. acanthiformis), el E Azio, kun longa radiko (0,3-1 m), manĝata kuirita aŭ peklita;
  • oleorafano
    (R. sativus var. oleifera), tre kultivata en Hindio kaj ĉinio por produktado de oleo.

    rafano


    Iel rilatitaj:

    florx legomx olex