rabio

rabi/o (1)

  1. Mortiga infekta malsano, inokulebla al homoj aŭ bestoj per la salivo kaj karakterizata de furiozego kaj deziro mordi, kiun sekvas paralizo: la vakcinadon kontraŭ rabio eltrovis Pasteŭro.
    hidrofobio.
  1. (f) Furioza pasia ekscitiĝo: pala de rabio, li nenion respondis al la insulto.
  • rabia
    1. Rilata al la rabio: rabia atako.
    1. Malsana je rabio 1: por hundon dronigi oni nomas ĝin rabia (Z).
    1. (f) Ne plu reganta sin: rabia de kolero (B).
  • rabiulo
    Malsanulo, trafita de rabio.
  • antirabia, kontraŭrabia
    Destinita kuraci rabion: kontraŭrabia vakcino.

    Iel rilatitaj: