progresi

*progres/i (ntr)

  1. Antaŭeniri al supera grado de disvolviĝo: vivu, progresu, sed lerni ne ĉesu (Z); ĉu nia afero progresas aŭ ĝi haltis? (Z); ni regule progresas (Z); la brulo progresas (B); progresi en la studado; via saniĝo rapide progresos (X); la preparoj por la ekspozicio kontentige progresas; malgraŭ progresinta leĝaro de tiuj ŝtatoj, la indianoj vivas mizere.
  1. [ARMEOJ] Antaŭeniri malgraŭ la rezisto de la malamiko.
  • progreso
    1. ĉiu el la gradoj, kiuj estas iom post iom akirataj sur vojo al disvolviĝado, perfektiĝado: progreso por la mondo estas nur tio, kion ni povas reale montri al ĝi (Z); ŝi instruis tre bone kaj Jadvinjo faris ĉe ŝi grandajn progresojn (Z); provi haltigi la progresojn de la fajro en la arbaro; [EKOLOGIO] progreso de la vegetaĵaro pro ĉeso de la paŝtado ( [VIDU] sukcesio).
    1. Antaŭeniĝado de la civilizo al pli perfekta stato: kredi je la senfina progreso; la kredo je la progreso estis la religio de la 19a jc en Eŭropo; evoluo estas la malo de la progreso; helpi, malhelpi al la progreso.
      klereco, lumo 7.
    1. [GEOLOGIO] Transgreso.
  • progresadi
    Daŭre progresi: progresadi en ĉio brava (Z); en sia metio li progresadis malrapide (Z).
  • progresado
    Iom-postioma disvolviĝado al pli alta, pli bona stadio: laŭ la mezuro de la progresado kaj riĉiĝado de l' lingvo (Z); tre grava por la progresado de l' lingvo internacia estas diligenta uzado ĝin (Z).
  • progresema
    Faciliganta la progreson de la civilizo: progresema partio, politikisto.
  • progresigi
    Fari, ke iu, io progresu: li potence progresigis nian aferon; Asocio por la progresigado de la sciencoj.
    akceli, antaŭenpuŝi, disvolvi, plibonigi.
  • progresio (Z)
    [MATEMATIKO] Vico, kutime kun ia reguleco; tiu ĉi termino estas speciale uzata pp aritmetikaj kaj geometriaj vicoj.
  • malprogresi
    Regresi.

    progresi


    akceli.antaŭeniri.antaŭenpuŝi.civilizo.disvolvi.disvolviĝo.motoro : aparato por transigi ian energion en movon; (figure:) objektoaŭ persono, kiu instigas al progreso.paŝo.plibonigi.pliperfektigi.progresi : antaŭeniri; atingi pli kaj pli.
    bona. scienco.

    Iel rilatitaj:

    agx bonx dekadencx irx sciencx ŝtupx